Blazono de Brunejo
ŝtata blazono
La blazono aŭ laŭ iuj tradukantoj emblemo de Brunejo elstare kaj centre videblas en la flago de Brunejo. Ĝi estis adoptita en 1940. Ekzistas kvin ĉefaj komponaĵoj de la nacia emblemo: la flago, la reĝa ceremonia ombrelo, la flugiloj, la manoj, kaj la lunarko.
Blazono de Brunejo | |
---|---|
La blazono de Brunejo
| |
Uzata ekde: | 1932 |
Sub la lunarko estas rubando; ambaŭ havas flavan surskribon en la araba lingvo:
- En la lunarko, legeblas la ŝtata devizo de Brunejo: "Ĉiam en servo kun Dia gvido" (الدائمون المحسنون بالهدى).
- Sur la rubando legeblas la ŝtata nomo بروني دارالسلام, laŭvorte "Brunejo, la loĝejo de Paco".