Charles Francis Richter
Charles Francis RICHTER (naskiĝis la 26-an de aprilo, 1900 en Hamilton, Ohio, mortis la 20-an de aprilo, 1985) estis usona seismologo.
![](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/62/CharlesRichter.jpg/220px-CharlesRichter.jpg)
En la California Institute of Technology li en la jaro 1935 kune kun Beno Gutenberg kreis la laŭ li nomatan Skalon de Richter por mezuri la fortecon de tertremoj.