Flago de Sankta Heleno
Flago de Sankta Heleno estis adoptita la 4-an de oktobro 1984. Ĝi estas Blue Ensign, t.e., blua kun la flago de Britio en la hisflanko kaj blazono de Sankta Heleno. La blazono havas ŝtonan marbordon kaj trimastan velŝipon.
![](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/thumb/4/4f/Flago-de-Sankta-Heleno.svg/250px-Flago-de-Sankta-Heleno.svg.png)
![](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0b/FIAV_110010.svg/23px-FIAV_110010.svg.png)
La flago ne estas uzita en la dependaĵoj de Sankta Heleno. Tristan da Cunha, adoptis sian propran flagon en oktobro 2002. Ascension nuntempe uzas la Union Jack.