Kaliko (trinkujo)

trinkujo, el kiu oni trinkas la konsekritan vinon, en Kristanismo

Kaliko estas robusta trinkujo kun plado, ŝafto, tenilo kaj larĝa bazo, sed sen anso(j). Ĝi estas ofte uzata en religiaj ceremonioj. Dum la kristana komunio ĝi entenas la konsekritan vinon. En la sorĉista religio Viko kaliko reprezentu la virinecan principon.

Mezepoka kaliko el Norvegio

Laŭ Francisko Azorín Kaliko estas Greka pokalo, foje kun ansoj malgrandaj. La kristanoj faris ilin, el arĝento aŭ oro, sen ansoj, por konsakri la vinon dum la meso.[1] Li indikas etimologion el greka kiliks (pokalo), el kaluks (florokaliko) kaj de tie la latina calix.[2]

Vidu ankaŭ

redakti

Proverbo

redakti

Ekzistas proverbo pri kaliko en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[3]:

  •  
     Se la kaliko tro pleniĝas, la vino elverŝiĝas. 

Referencoj

redakti
  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 101.
  2. Azorín, samloke.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-24.