Loper Bright Enterprises v. Raimondo

Loper Bright Enterprises v. Raimondo, 603 U.S. ___ (2024), kun sia kunigita proceso Relentless, Inc. v. Department of Commerce, estas grava decido de la Supera Kortumo de Usono pri administra juro, t.e. la leĝoj, kiuj regas regulfarajn agentejojn. Ĝi renversis la principon "respekto laŭ Chevron" establitan de Chevron U.S.A., Inc. v. Natural Resources Defense Council, Inc. (1984), laŭ kiu kortumoj respektu pravigeblan interpreton de agentejo pri ambiguaĵo en leĝo, kiun tiu agentejo efektivigas.[1] Loper Bright anstataŭe rajtigas la justican povon intepreti ambiguan Kongresan intencon, dum la fakaj konoj de la plenuma agentejo estos konsiderataj laŭ la malpli forta principo "respekto laŭ Skidmore."

Ambaŭ kunigitaj procesoj originis el defio de de fiŝkaptaj korporacioj kontraŭ regulo starigita de la Nacia Servo pri Mara Fiŝkaptado (NMFS), ke fiŝkaptaj korporacioj devas pagi la koston de federaj kontrolistoj asignitaj al iliaj ŝipoj laŭ la disponoj de la Leĝo Magnuson–Stevens pri Fiŝkapta Konservado kaj Mastrumado. La korporacio pretendis, ke la Leĝo Magnuson-Stevens ne rajtigas NMFS ŝarĝi la korporaciojn pri la kosto de la kontrolistoj, tiel defiante la respekton laŭ Chevron, laŭ kiu malsuperaj kortumoj decidis favore al NMFS.

En 1976, la usona Kongreso aprobis la Leĝon Magnuson–Stevens pri Fiŝkapta Konservado kaj Mastrumado, celitan al la mastrumado de fiŝoj en usonaj maroj. Unu dispono de la leĝo diras, ke la Nacia Servo pri Mara Fiŝkaptado (malsupera agentejo de la Usona Departemento de Komerco) povas devigi fiŝkaptajn ŝipojn "porti" federajn kontrolistojn por efektivigi la regulojn de la agentejo, precipe por preventi "troan" fiŝkaptadon.[2]

La Nov-Angluja Konsilio (NEC) estas regiona negoca asocio, kiu evoluigas mastrumajn planojn por fiŝkaptado apud la marbordoj de Majno, Nov-Hampŝiro, Masaĉuseco, Rod-Insulo, kaj Konektikuto, interalie de haringoj. Malsame ol ĉe fiŝkaptado en la Norda Pacifiko kaj en eksterlandaj maroj, la Leĝo Magnuson-Stevens (MSA) ne eksplice devigas atlantikajn haringajn fiŝkaptistojn pagi la koston de federaj kontrolistoj. Krome, la buĝeto de la Nacia Servo pri Mara Fiŝkaptado (NMFS) estis malkreskantaj de kelkaj jaroj. Tial NMFS ne kapablis pagi por pliigo de kontrolado al atlantika haringa fiŝkaptado.

Ekde 2013 la NEC komencis evoluigi solvon de la problemo. Ĝi proponis amendon al la novanglujaj fiŝmastrumaj planoj, kiu rajtigus la konsilion - kvankam la rajtigo ne estas eksplice deklarita en MSA - devigi la fiŝkaptan industrion pagi la koston de plia kontrolado. En februaro 2020 NMFS publikigis la finan version de regulo, kiu starigis norman procedon por devigi kontroladon koste de la industrio en novangluja fiŝkaptado.

Precedencoj

redakti

En 1984 la Supera Kortumo decidis en Chevron U.S.A., Inc. v. Natural Resources Defense Council, Inc., 467 U.S. 837, ke kortumoj devas respekti la aŭtoritaton de interpreto de leĝo farita de administra agentejo, kiam ajn kaj la intenco de la Kongreso estis ambigua kaj la interpreto de la administra agentejo estas pravigebla aŭ allasebla. En sia opinio, la Kortumo skizis dupaŝan teston por determini, kiam respekto estas deviga, konatan kun la nomo "respekton laŭ Chevron." La Kortumo rezonis, ke ambiguo en leĝo povas esti delego de aŭtoritato fare de la Kongreso, kio limigas la rajton de federa kortumo prijuĝi agentejan interpreton de la leĝo. En la afero, pri kiu Chevron temis, la defio koncernis interpreton de la Usona Mediprotekta Agentejo difinantan, kio estas fonto de poluado, laŭ aŭtoritato havigita de la Kongreso per la Puraera Leĝo.

En la unua paŝo de la testo, la Kortumo demandis, ĉu estas malambigua esprimo de Kongresa intenco en la leĝo. Se jes, la Kortumo devis cedi al la la Kongresa intenco. Se ne, la Kortumo transiris al la dua paŝo de la testo. Ĝi demandis, ĉu la apliko de la leĝo fare de la agentejo baziĝis sur reasonable (ĉi-kuntekste pli-malpli "pravigebla") interpreto de ambigua vortumo. Se jes, la Kortumo respektis la agentejan interpreton de la leĝo. Se ne, la agenteja interpreto plej ofte deklariĝis neallasebla. Ĉi tie la pravigeblecon determinis la specifaj faktaj cirkonstancoj de la afero.

Post kiam ĝi deklariĝis, Chevron fariĝis unu el la plej ofte citataj procesoj en usona administra juro.[3] Pli ol 17 mil decidoj de malsuperaj federaj kortumoj, kaj 70 decidoj de la Supera Kortumo mem, citis ĝin.[4] Inter 2003 kaj 2013, distriktaj kortumoj aplikis Chevron en 77% de siaj decidoj pri regulaj disputoj.[5]

En la jaroj antaŭ Loper Bright, la Supera Kortumo havis plimulton de konservativaj juĝistoj kaj ŝajnis emi malfortigi aŭ renversi Chevron. En West Virginia v. EPA, 597 U.S. 697 (2022), la Supera Kortumo decidis kontraŭ partoj de regulo pri gasaj ellasoj farita de la Usona Mediprotekta Agentejo, asertante ke la agentejo ne konsideris la koston de la efektivigo de la regulo. Kvankam tiu proceso ne renversis Chevron, ĝi difinis la doktrinon de grandaj demandoj, kiun oni uzis en postaj procesoj por pravigi dubon pri la interpreto de administra leĝo, kiam la agentejo ne konsideris ĝian financan impakton,[6] kiel en Biden v. Nebraska, 600 U.S. 477 (2023), kiu blokis la projekton de Prezidanto Joe Biden pardoni studentajn pruntojn per la HEROES Act tial, ke ĝi ne kalkulis la monan koston al ŝtatoj.

Supera Kortumo

redakti

La 28-an de junio 2024, la Supera Kortumo anoncis decidon per 6 voĉoj kontraŭ tri, kiu malvalidigis "respekton laŭ Chevron".[7] La ĉefjuĝisto John Roberts verkis la plimultan opinion, laŭ kiu respekto laŭ Chevron kontraŭas la Leĝon de Administraj Procedoj (APA) ĉar "laŭ APA la decido, ĉu leĝo diras, kion la agentejo diras, restas respondeco de la kortumo."[8][9] Roberts daŭrigis, "La Kongreso atendas, ke kortumoj pritraktos fakajn leĝajn demandojn", dirante, ke justicaj agokampoj permesas kromajn konsilojn donatajn de koncernataj partioj per amikaj informoj.[8] La opinio de Roberts asertis, ke la decido ne malvalidigas antaŭajn administrajn agojn kaj justicajn decidojn faritajn laŭ respekto laŭ Chevron,[10] kaj anstataŭ Chevron oni ankoraŭ povas pravigi respekton al agentejaj interpretoj laŭ la malpli forta principo "respekto laŭ Skidmore" establita en Skidmore v. Swift & Co. (1944).[8] Tamen, Roberts diris, la principo stare decisis ne validas ĝenerale por respekto laŭ Chevron, ĉar la kortumo malfacile aplikis ĝin en la antaŭaj jaroj, montrante, ke ĝi estas nepraktikebla.[8] Pri specifaĵoj de la afero de Loper Bright la plimulta opinio ankaŭ konstatis, ke la Leĝo Magnuson-Stevens pri Fiŝkapta Konservado kaj Mastrumado de 1976 ne rajtigis oficialulojn krei devojn je kontrolado pagenda de la industrio.[11]

Reagoj

redakti

Oni rigardis Loper Bright kaj SEC v. Jarkesy – kiu estis decidita unu tagon antaŭe kaj limigis la rajton de agentejoj fari punojn per internaj tribunaloj anstataŭ ĵuriaj procesoj en kortumoj - kiel la kulminon de la klopodoj de la nuna Supera Kortumo malfortigi la administran ŝtaton, motivitaj de konservativa kontraŭado al la ekzisto de potenca registaro.[12][13]

Referencoj

redakti
  1. Supreme Court to hear major case on limiting the power of federal government, a long-term goal of legal conservatives. CNN (1-a de majo 2023). Arkivita el la originalo je 10-a de januaro 2024. Alirita 13-a de majo 2023.
  2. Can fishermen be required to pay for federal monitors? And by the way – should Chevron be overruled?. Scotusblog (30-a de marto 2023). Arkivita el la originalo je 30-a de marto 2023.
  3. Hickman, Kristin E.. (2019) Administrative Law Treatise, 6‑a eldono, New York: Wolters Kluwer. OCLC 1053125104.
  4. Liptak, Adam, "Justices Limit Power of Federal Agencies, Imperiling an Array of Regulations", The New York Times, 2024-06-28. (en-US)
  5. The Supreme Court overturns Chevron doctrine, gutting federal environmental protections (28-a de junio 2024). Alirita 29-a de junio 2024.
  6. Supreme Court move could spell doom for power of federal regulators. Politico (1-a de majo 2023). Alirita 30-a de majo 2024.
  7. . Supreme Court overturns Chevron doctrine. E&E Politico (28-a de junio 2024). Arkivita el la originalo je 28-a de junio 2024. Alirita 28-a de junio 2024.
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 . Supreme Court strikes down Chevron, curtailing power of federal agencies. SCOTUSBlog (28-a de junio 2024). Alirita 29-a de junio 2024.
  9. . Supreme Court Strips Power From Federal Agencies—Overturning Decades-Old Precedent. Forbes (28-a de junio 2024). Arkivita el la originalo je 28-a de junio 2024. Alirita 28-a de junio 2024.
  10. The Chevron deference, and why it mattered. BBC News (28-a de junio 2024). Alirita 29-a de junio 2024.
  11. Daly, Matthew, "What it means for the Supreme Court to throw out Chevron decision, undercutting federal regulators", Associated Press, 28-a de junio 2024. Kontrolita 28-a de junio 2024.
  12. Savage, Charlie, "Weakening Regulatory Agencies Will Be a Key Legacy of the Roberts Court", The New York Times, 28-a de junio 2024.
  13. "How the Supreme Court's blockbuster 'Chevron' ruling puts countless regulations in jeopardy", CNN.