Ludoviko la 18-a (Francio)
Reĝo de Francio de 1814 ĝis 1824
Ludoviko la 18-a (france: Louis XVIII) (17-a de novembro 1755 — 16-a de septembro 1824) estis reĝo de Francio ekde 1814 ĝis 1824.
![](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/65/Le_roi_Louis_XVIII_dans_son_cabinet_de_travail_des_Tuileries_%28bgw17_0046%29.jpg/200px-Le_roi_Louis_XVIII_dans_son_cabinet_de_travail_des_Tuileries_%28bgw17_0046%29.jpg)
Li estis nepo de Ludoviko la 15-a, kaj frato de Ludoviko la 16-a kaj Karlo la 10-a, kiu reĝis post li. Li estis ankaŭ onklo de Ludoviko la 17-a, rigardata kiel reĝo fare de liaj partianoj sed kiu fakte neniam reĝis, ĉar li estis mallibera kaj enfermita. Por signi, ke li ne agnoskas la imperiestradon de Napoleono la 1-a, Ludoviko la 18-a post lia reveno al Francio datis siajn aktojn je la 18-a jaro de sia reĝado.
Li redaktis la ĉarton de 1814, kiu agnoskis plurajn rajtojn por ĉiuj francoj.