Nagypeterd
Nagypeterd [nadjpeterd] estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Szigetvár. Nagy signifas: granda.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 12 km²
- Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 46.043/17.8995
- Loĝantaro: 650
- Poŝtkodo: 7912
- Telefonprefikso: 73
Situo
redaktiLa vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Pécs-Barcs. Szigetvár kaj Szentlőrinc troviĝas po 8, Sellye 24 km-ojn.
Historio
redaktiĈe la nuna vilaĝo la romianoj havis tie vojon. Ŝajnas, dum dinastio de Arpado loĝis tie hungaraj nobeloj. La vilaĝo ne senhomiĝis dum la turka erao. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto.
Vidindaĵoj
redakti- kalvinana preĝejo el la 18-a jarcento, baldaŭe klasikisma turo alkonstruiĝis
- nobeldomo
- monumento pri falintoj
- 2 tombofostoj
Famulo
redaktiEn Nagypeterd naskiĝis episkopo Sándor Baksay.