New York World
La New York World (Novjorka Mondo) estis gazeto publikigita en Novjorko, Usono, de 1860 ĝis 1931. Tiu gazeto ludis gravan rolon en la historio de usona ĵurnalismo. Ĝi estis ĉefa nacia proparolanto de la Demokrata Partio. De 1883 al 1911 sub estreco de la publicisto Joseph Pulitzer, ĝi iĝis pioniro de la flava ĵurnalismo, kaptante la atenton de la legantoj kaj altigante sian ĉiutagan cirkuladon al nombro de unu miliono.
New York World | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
gazeto periodaĵo ![]() | |||||
Komenco | 1860 vd | ||||
Fino | 27-a de februaro 1931 vd | ||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
Sidejo | New York World Building | ||||
Fondinto(j) | جوزيف بولتزر vd | ||||
Posedata de | Joseph Pulitzer • Manton Marble • Thomas A. Scott • Jay Gould vd | ||||
| |||||
Fondusrikoltado por la konstruado de la projektita Statuo de Libereco montriĝis malfacila, ĉefe ĉe usonanoj, kaj ĉirkaŭ 1885 la laboro pri la piedestalo estis minacata pro manko de fonduso. Publicisto Joseph Pulitzer el New York World startigis kampanjon por donacoj por finkompletigi la projekton kiu allogis pli ol 120,000 kontribuantojn, plej el kiuj donacis malpli ol unu dolaro.
Referencoj
redaktiBibliografio
redakti- Brian, Denis. Pulitzer: A Life. Wiley, 2001. 438 pp.