Romola Pulszky [pulski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pulszky Romola estis hungara virino. Ŝiaj nobelaj antaŭnomoj estis cselfalvi kaj lubóczi [ĉelfalvi, lubOci]. Ŝia patro estis Károly Pulszky, ŝia patrino estis Emília Márkus.

Romola Pulszky
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1891 (1891-02-02)
en Budapeŝto
Morto 8-an de junio 1978 (1978-06-08) (87-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj anglahungarafranca
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Károly Pulszky Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Emília Márkus Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Wacław Niżyński Redakti la valoron en Wikidata
Infano Kyra Nijinsky (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo baleta dancisto
dancisto
verkisto
vidartisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Vilao de Romola Pulszky en Budapeŝto, kie la geedza paro vivis longe

Romola Pulszky [1] naskiĝis la 20-an de februaro 1891 en Budapeŝto, ŝi mortis la 8-an de junio 1978 en Parizo.

Biografio

redakti

Romola Pulszky vidis baletan prezentadon de rusa cara baleta trupo en 1912 en sia naskiĝurbo. Ŝi vidis Wacław Niżyński-n en la teatrejo, poste ŝi tuj volis esti edzino de Niżyński. Ŝi aliĝis al la trupo, kiel komencanta dancistino. En la sekva jaro dum turneo en Argentino ili geedziĝis. Romola prenis la novan nomon laŭ hungara sistemo Nijinsky Romola. Reveninte al Eŭropo Wacław Niżyński estis forigita el la trupo pro la geedziĝo. La geedza paro vivis aŭ en Vieno, aŭ en Budapeŝto, dum komenciĝis la 1-a mondmilito. Niżyński pro la okazintaĵoj freneziĝis, ĝis 1944 ili vivis en Budapeŝto. Romola zorgis pri Wacław, eĉ okazis speciala terapio en Svislando. Romola naskis 2 filinojn.

Kontribuoj

redakti
  • Nijinsky by Romola Nijinsky (1934)
  • Nijinsky's Diary (1936)
  • The Last Years of Nijinsky (La lastaj jaroj de Nijinsky), (1952)

Memorigiloj

redakti
  • dramo Madame Nijinsky – A férjem egy isten (S-ino Nijinsky - mia edzo estas dio) prezentita en Budapeŝto

Fontoj

redakti