Rusia rublo

valuto uzata en Rusio

Rusia rublo (ruse рубль[noto 1], simbolo: ₽) estas la monunuo de Rusio. La centono (cendo) de rusa rublo nomiĝas kopeko (ruse копе́йка).

valutorublo • eksvaluto
Ŝtato: Rusio
Subdivido:
Kodo laŭ ISO 4217: RUB
Mallongigo:
vdr
1-rubla monero de 1998

Internacia ISO-kodo de rublo estas RUB, estas erare plu uzata ankaŭ la antaŭa (ĝis 1997) kodo — RUR.

Deveno de la nomo

redakti
 
Kvinkopeka monero de 1997

La nomo de la rusia monunuo devenas de la verbo рубить [ruBIT] «haki»: la unuaj rubloj estis fakte ne moneroj, sed simple pecoj de arĝento, hakaĵoj — de tio aperis la nomo.

La nomo de la rusia cendo — kopeko — venas de la rusa vorto копьё [koPJO] «lanco»: en la unuaj kopekoj estis bildo de Sankta Georgo kun lanco, mortiganta la drakon. Restarigante la tradicion, ankaŭ la modernaj kopekoj havas tiun bildon en sia malantaŭo.

Historio

redakti

Rublo en cara Rusio

redakti
 
50-rubla monbileto de 1779
 
15 kopekoj de la jaro 1914

La rublo kiel monunuo estas menciata unuafoje en la jaro 1321.

En la Rusia Imperio ekde la 16-a jarcento unu rublo egalis al 100 kopekoj, sed nur en la komenco de la 18-a jarcento oni komencis efektive produktadi monerojn (rubl-onojn kiel grandajn arĝentajn kaj kuprajn monerojn, rubl-opojn kiel orajn monerojn).

La unua monbileto aperis dum regado de la carino Elizabeto. Bezonon de la papera mono kaŭzis troa amaso de kupraj moneroj en mona cirkulado; transportadi kupran monon estis malfacile, transpagoj fariĝis tre komplike fareblaj — kaj tiam la papera mono estis enkondukita en 1769. La unuaj monbiletoj aspektis ne tre impone de la nuntempa vidpunkto: blanka paĝo kun skribo «Al donanto de tiu ĉi ŝtata asignacio Sankt-Peterburga banko pagas 25 rublojn per cirkulantaj moneroj» (vidu ilustraĵon dekstre).

Fine de la 19-a jarcento la arĝenta rublo enhavis 10 hrivnojn aŭ 100 kopekojn, la rubla monero konsistis el 18 gramoj de pura arĝento.

Rublo post 1917

redakti

En la tempo de la rusa revolucio (1917) oni monfaris la rublon ĉefe en formo de monbiletoj; pro troa produktado de tiuj, la rublo rapide perdadis sian valoron. La monbiletoj de tiu tempo iĝis konataj kiel «kerenkoj», de la nomo de la ĉefo de la Portempa Registaro s-ro Kerenskij. «Kerenkoj» ekzistis en formo de tre malgrandaj monbiletoj, 20- kaj 40-rublaj, sen numeroj. Cirkulis granda kvanto da falsitaj «kerenkoj» (fakte tiuj monbiletoj estis tiel malbone protektitaj de falsado, ke eĉ fakuloj tute ne povas distingi inter la oficialaj kaj la falsitaj biletoj — krom kiam la falsadoj estis evidentaj, ekz. kun la sama bildo de ambaŭ flankoj).

Dum la Enlanda milito en Rusio ekestis dekoj da diversaj monunuoj, plejparto da kiuj portis nomon rublo. «Rublojn» produktis multaj regionestroj, militestroj, firmaoj, bankoj kaj eĉ fervojoj. Inter la multaj ekzemploj:

  • Ĉekoj je diversaj sumoj rublaj, cirkulintaj kiel monbiletoj, emisiitaj de Vladikavkaza filio de Ŝtata banko kaj, versimile, estis akceptataj nur en tiu urbo. Similajn ĉekojn emisiis ankaŭ bankoj de aliaj urboj.
  • Monbileto de Vladikavkaza fervojo, cirkulis en la tuta Norda Kaŭkazio kaj estis fidata de loĝantaro pro tio, ke la fervojo el Rostov-na-Donu al Baku («Vladikavkaza fervojo») estis konstruita kun partopreno de la brita kapitalo. Oni esperis, ke «la angloj certe pagos».
  • Rubloj de tiel nomita Norda Rusio. Surskribo promesis interŝanĝon po 0,4 tia rublo por 1 brita pundo.

En Sovetunio ekestis nova, stabila monunuo kun la nomo rublo. En 1961 ĝi estis ŝanĝita po 10:1.

Rublo post disfalo de Sovetunio

redakti

Post la disfalo de Sovetunio en 1991 ĉiuj novaperintaj landoj eldonis siajn novajn monunuojn. Nur dum mallonga tempo ekzistis en Latvio rublo (Rublis), kiu estis en 1993 anstataŭigita per la lato. La taĝika monunuo nomiĝis «rublo» ĝis 1999, kiam ĝi anstataŭiĝis per somoni.

Pro la granda inflacio komence de la 1990-aj jaroj, kaj la tia malalta valoro de la rublo, oni en 1997 ŝanĝis po 1000 malnovaj rubloj kontraŭ unu nova rublo.

Hodiaŭ ekzistas du malsamaj rublo-monunuoj — krom la rusa rublo ankoraŭ la belorusa rublo. Se oni ne indikas la landonomon, oni kutime parolas pri la rusa rublo. Ankaŭ en Ukrainio lokanoj inter si ofte diras «rublo» pri monunuo hrivno de sia lando.

Krom Rusio, rusia rublo estas fakte uzata en ĉiuj niveloj ene de la memdeklaritaj (internacie neagnoskitaj) ŝtatoj Abĥazio kaj Suda Osetio. Monunuo de alia tia neagnoskita memregata teritorio, Ĉednestrio, ankaŭ nomiĝas oficiale «rublo» kaj iom similas la sovetian.

Simbolo

redakti
 
Simbolo de rublo sur unurubla monero

En la jaro 2013 Banko de Rusio oficialigis la simbolon de rublo: ₽ (cirila litero Р kun streko)[1]. En Unikodo la simbolo ekhavis kodon: U+20BD[2].

Nombraĵoj

redakti

La rusia rublo eldoniĝas laŭ la sekvaj nombraĵoj:

Metalaj moneroj

redakti
  • 1-kopeka monero (malofte uzata)
  • 5-kopeka monero
  • 10-kopeka monero
  • 50-kopeka monero
  • 1-rubla monero
  • 2-rubla monero
  • 5-rubla monero
  • 10-rubla monero

Monbiletoj

redakti

Rublaj monbiletoj estas haveblaj en nombraĵoj de 5, 10, 100, 500, kaj 1000. En 2006 la ŝtato ekeldonos monbiletojn de 5000 rubloj. Ĉiu monbileto ambaŭflanke enhavas bildojn de vidindaĵoj en certa rusia urbo.

Antaŭo Malantaŭo Klarigo pri ilustraĵoj
    Vidindaĵoj en Velikij Novgorod:
A: Katedralo de Sanktulo Sofio en Velikij Novgorod
M: Muro de la kastelo en Novgorod

(Ĉi tiu monbileto estas malofta, ne plu produktata, anstataŭata de la 5-rubla monero.)

    Vidindaĵoj en Krasnojarsk:
A: Ponto super la rivero Jenisej en Krasnojarsk
M: Digo de la Krasnojarska akva elektrocentralo.
    Vidindaĵoj en Peterburgo:
A: Statuo antaŭ Petro-Paŭla Fortikaĵo
M: La eksa borsejo
    Vidindaĵoj en Moskvo:
A: Statuo antaŭ la Teatro Bolŝoj
M: La Teatro Bolŝoj
    Vidindaĵoj en Arĥangelsk:
A: Monumento de Petro la Granda kaj velŝipo en haveno de Arĥangelsk
M: La Monaĥejo Soloveckij (insuloj en la Blanka Maro)
    Vidindaĵoj en Jaroslavlo:
A: Monumento de Jaroslav la 1-a la Saĝa
M: La Preĝejo de la Antaŭulo
    Vidindaĵoj en Ĥabarovsk

Nunaj valoroj de RUB

redakti

CHF | CNY | EUR | GBP | INR | JPY | USD

(anglalingva retejo)

  1. abĥaze амааҭ; baŝkire һум; ĉuvaŝe тенкĕ; komie шайт; lake къуруш; marie теҥге; osete сом; tatare сум; udmurte манет; jakute солкуобай

Eksteraj ligiloj

redakti

Referencoj

redakti