Tipara familio
![Temas pri...](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/72/Disambig.svg/20px-Disambig.svg.png)
Tipara familio estas garnituro da tiparoj havantaj diversajn tiparajn gradojn, tiparajn pezojn, larĝojn kaj tiparajn fasonojn, sed samkarakteran dizajnon (stilon) kaj komunan nomon (la nomo kutime estas kopirajtaĵo); ekzemple Times New Roman (en Esperanto kelkfoje Tajmzo) kaj Verdana estas tiparaj familioj.
![](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/78/Type-terms.png/220px-Type-terms.png)
(a) La nomo (Adobe Garamond) kaj la ĉeffasono (la rekta, regular).
(b) La disponeblaj tiparfasonoj (rekta, kursiva, graseta, majuskleta).
(c) Aliaj tiparaj familioj samstilaj.
Cetere, kelkaj «orfaj» tiparoj havas nur unu fasonon.