Unua Kadra Kompanio
Unua Kadra Kompanio (pole: Pierwsza Kompania Kadrowa) – subtaĉmento de infanterio kreita la 3-an de aŭgusto 1914 en Krakovo de Józef Piłsudski per unuiĝo de la membroj de Związek Strzelecki (Fusilista Asocio), pola kvazaŭarmea soci-eduka organizaĵo establiĝinta en 1910 en Lvovo kaj aganta ĝis 1914 - estanta fundamento por kreo de militistaj strukturoj de Polaj Legioj en la Dua Pola Respubliko - kaj membroj de Polskie Drużyny Strzeleckie (Polaj Fusilistaj Taĉmentoj), pola sendependiga organizaĵo fondita en 1911 en Lvovo ene de tiutempa aŭstra aneksaĵo laŭ klopodoj interalie de Eugeniusz Romer.
Komandantoj
redaktiLa kompanio konsistis el 164-165 soldatoj, formigitaj en plotonoj kaj patroloj.
- Tadeusz Kasprzycki
- Kazimierz Piątek
- Henryk Paszkowski
- Stanisław Burhardt
- Jan Kazimierz Kruszewski
- Władysław Prażmowski
- Władysław Stryjeński
Dum formarŝo, tuj post transpaŝo de landlimo kun Kongresa Pollando en Miechów aliĝis grupo de 8 skoltoj - distingitaj de Józef Piłsudski per emblemo projektita de pola artisto Tetmajer. La plej juna soldato de Józef Piłsudski estis 14-aĝa.
Memorigo
redakti- Ekspozicio en Nacia Muzeo en Krakovo
- Du moneroj de Nacia Pola Banko enkondukitaj okaze de la 95-a datreveno de la formarŝo de Unua Kadra Kompanio
- Ĉiujare de Krakovo al Kielce la 6-an de aŭgusto ekmarŝas ĉ. 400 pafistoj kaj civiluloj
Bibliografio
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- "Pierwsza Kompania Kadrowa – zalążek wojska polskiego" La Unua Kadra Kompanio - ĝermo de la pola soldataro Polskie Radio 2014.