Verbo Subjekto Objekto
vortordo kiel “manĝas mi pomon”; la 3-a plej ofta vortordo (post SVO kaj SOV); uzata kiel ordinara vortordo de kelkaj lingvoj keltaj (kimra, irlanda, kornvala, bretona, ktp.), afrikaziaj (egipta, biblia hebrea, klasika araba), majaa, ktp.
publikigita versio estis patrolita je 8 mar. 2013. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 8 mar. 2013.
Laŭ lingva tipologio, VSO estas la tria plej komuna vortordo inter la lingvoj de la mondo.
Vort- ordo |
Esperanta ekvivalento |
Proporcio de lingvoj |
Ekzemplaj lingvoj | |
---|---|---|---|---|
SOV | "Mi vin amas." | 45% | hindia, japana, latina | |
SVO | "Mi amas vin." | 42% | angla, ĉina, rusa | |
VSO | "Amas mi vin." | 9% | hebrea, irlanda, zapoteka | |
VOS | "Amas vin mi." | 3% | baure, fiĝia, malagasa | |
OVS | "Vin amas mi." | 1% | apalai, hixkaryana, tamila | |
OSV | "Vin mi amas." | 0% | jamamadí, warao, xavante |
Ofteco de lingvaj vortordoj enketita fare de Russell S. Tomlin.[1][2]
Ekzemple:
- Ĉasas la kato la muson.
El la araba lingvo:
- "Fariha 'istadunâ bi tilmizihu"
- Kontentas (f r h) nia instruisto ('istadu) pri siaj lernantoj.
Tiu vortordo estas plej ofte uzata en:
- la araba lingvo (klasike; iuj modernaj dialektoj havas pli ofte SVO
- la berbera lingvo
- la havaja lingvo
- la irlanda lingvo
- la kimra lingvo
- la tongana lingvo
VSO lingvoj plej tipe havas prepoziciojn anstataŭ postpoziciojn.
Iuj lingvoj kiuj havas ĉefe SVO vortordo en ne-markitaj frazoj uzas ordon VSO por demandoj, ekzemple la nederlanda, la franca, kaj pli formala uzo en la angla lingvo.
Formo: Subjekto - Verbo - Objekto
Referencoj
redakti- ↑ Introducing English Linguistics International Student Edition by Charles F. Meyer en
- ↑ Russell Tomlin, "Basic Word Order: Functional Principles", Croom Helm, London, 1986, page 22 en