Saltu al enhavo

Pilgrimado al la Okcidento: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][atendante kontrolon]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e pli bona ŝablono (Projektoj)
Neniu resumo de redakto
 
(2 pliaj ĝisaj versioj de la sama uzanto ne montriĝas)
Linio 1: Linio 1:
{{Informkesto libro}}
{{Informkesto libro}}
'''Pilgrimado al la Okcidento''' estas unu el la [[kvar famaj klasikaj romanoj]] de la ĉinlingva literaturo.
'''Pilgrimado al la Okcidento''' estas unu el la [[kvar famaj klasikaj romanoj]] de la ĉinlingva literaturo.

"Pligrimado al la Okcidento" estas romantikisma mita romano, verkita en la meza periodo de [[Ming-dinastio]]. Ĝi temas pri tio, kiel la simi-reĝo [[Sun Ŭukong]] eskortas bonzon Ŝjuanzang en pilgrimado al la Okcidento por peti sutrojn kaj kiel li subigas demonojn kaj monstrojn survoje al la Okcidento. Surbaze de la mitoj cirkulantaj en la popolo, Ŭu Ĉeng'en ([[1500]]-[[1582]]) verkis tiun grandan kaj eminentan literaturan verkon. Per riĉaj imagoj, mirigaj intrigoj kaj grandioza strukturo li malfermis novan kampon de fantazia romano, modlis idealan heroan figuron Sun Ŭukong. Sagaca kaj maltima al ĉiaj potencoj en la ĉiela regno, Sun Ŭukong heroe ribelas kontraŭ la ĉiela palaco kaj brave batalas kontraŭ la ĉiela imperiestro. La aŭtoro kreis ankaŭ amindan kaj komikan teatran [[rolulo]]n Ĝu Baĝje kun trajtoj de individua etproduktanto kaj pian, humanan kaj timeman bonzon Ŝjuanzang kun trajtoj de feŭda intelektulo. La romano el multaj malgrandaj historioj estas humura kaj interesa.

Linio 11: Linio 11:
La libro estis verkita en la 16-a jarcento, kaj baziĝas sur vera historia kerno el la sepa jarcento. La monaĥo [[Xuánzàng|Xuan Zhang]], estis tre grava monaĥo en [[ĉina budhismo]] ĉar li pilgrimis al la sanktaj lokoj de budhismo en Hindio kaj revenis al Ĉinio. La deirpunkto kaj fino de la vojaĝo estis la Granda Sovaĝa Ansero-Pagodo en [[Xi'an]] [[Shaanxi]]-provinco. Xuan Zhang ekiris dudekjaran vojaĝon de Ĉinio al [[Hinda subkontinento|Hindio]], trapasante [[Pakistano|Pakistanon]] kaj [[Afganio|Afganion]], la plejparto de lia vojaĝo farante piede. Kiam li alvenis en Hindio, li kolektis milojn da sanktaj budhanaj skribaĵoj kaj kunportis ilin dum sia vojaĝo reen al Ĉinio. Li pasigis la reston de sia vivo en Ĉinio tradukante tiujn skribaĵojn de [[sanskrito]] en la [[Ĉina lingvaro|ĉinan]], kune kun multaj aliaj homoj. Xuan Zhang verkis libron pri sia vojaĝo, kiu estas tre grava fonto por la studo de la [[historio de Barato]].

Centojn da jaroj post lia morto diversaj legendoj estis kreitaj pri la vojaĝo de la monaĥo Xuan Zhang al Hindio. En ĉi tiuj legendoj la celo de la monaĥo estas malsama kaj lia vojaĝo estas farita ne al Hindio sed al [[paradizo]] kaj tie la [[Budho Gotamo|Budho]] mem donas al li la skribaĵojn. La vojaĝo fariĝis mitologia vojaĝo. En tiu vojaĝo li estas helpita fare de mirakla simio nomita Sun Wu Kong laŭ la tutan longon de la vojo. La multaj legendoj portis en la 16-a jarcento karakteron de romano, en kiu la ĉefa ĉefrolulo estas simio. Kelkaj kritikistoj kredas ke la origino de la karaktero de la simio en la romano estas en la hinda mitologia epopeo [[Ramajano]], kie la protagonisto de la rakonto estas la simiodio [[Hanumano]]. La baza magia trajto de simio estas ĝia kapablo simpliĝi kaj formiĝi, ĝi ankaŭ havas la kapablon reprodukti sin 84 000 fojojn. La [[transformo]] estas influo de hinda budhismo. La nombro 84 000 estas grava nombro en hinda budhismo kaj priskribas la nombron da animaj [[Reenkarniĝo|reenkarniĝoj]], la nombron da Budho-restaĵoj kaj aliaj atributoj. Simio eĉ kapablas salti 84 000 futojn.{{Projektoj}}
Centojn da jaroj post lia morto diversaj legendoj estis kreitaj pri la vojaĝo de la monaĥo Xuan Zhang al Hindio. En ĉi tiuj legendoj la celo de la monaĥo estas malsama kaj lia vojaĝo estas farita ne al Hindio sed al [[paradizo]] kaj tie la [[Budho Gotamo|Budho]] mem donas al li la skribaĵojn. La vojaĝo fariĝis mitologia vojaĝo. En tiu vojaĝo li estas helpita fare de mirakla simio nomita Sun Wu Kong laŭ la tutan longon de la vojo. La multaj legendoj portis en la 16-a jarcento karakteron de romano, en kiu la ĉefa ĉefrolulo estas simio. Kelkaj kritikistoj kredas ke la origino de la karaktero de la simio en la romano estas en la hinda mitologia epopeo [[Ramajano]], kie la protagonisto de la rakonto estas la simiodio [[Hanumano]]. La baza magia trajto de simio estas ĝia kapablo simpliĝi kaj formiĝi, ĝi ankaŭ havas la kapablon reprodukti sin 84 000 fojojn. La [[transformo]] estas influo de hinda budhismo. La nombro 84 000 estas grava nombro en hinda budhismo kaj priskribas la nombron da animaj [[Reenkarniĝo|reenkarniĝoj]], la nombron da Budho-restaĵoj kaj aliaj atributoj. Simio eĉ kapablas salti 84 000 futojn.

== Eksteraj Ligiloj ==
{{Projektoj}}

* Wang, Lihua. "[http://www.espero.com.cn/se/txt/2009-09/02/content_214648.htm Klasika verko kaj majstra esperantigo -- Recenzo pri la E-versio de ''Pilgrimo al la Okcidento'']", publikigita 2009-09-02.

* Laŭlum. "[http://esperanto.china.org.cn/2014-08/04/content_33135747.htm Antaŭparolo de ''Pilgrimo al Okcidento'']", publikigita 2014-08-04.
{{Bibliotekoj}}
{{Bibliotekoj}}

Nuna versio ekde 09:41, 1 jul. 2024

西遊記
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Wú Chéngēn, Li Chunfang
Lingvoj
Lingvo skribita ĉina lingvo
Eldonado
Eldondato 1592
Ĝenro fantasto • dioj-kaj-demonoj • aventura fikcio
Loko de rakonto Ĉinio
vdr

Pilgrimado al la Okcidento estas unu el la kvar famaj klasikaj romanoj de la ĉinlingva literaturo. La romano estis esperantigita de Laŭlum kaj eldonita de Fremdlingva Eldonejo en 2009. La traduko aperis kiel n-ro 46 de la serio Oriento-Okcidento.

"Pligrimado al la Okcidento" estas romantikisma mita romano, verkita en la meza periodo de Ming-dinastio. Ĝi temas pri tio, kiel la simi-reĝo Sun Ŭukong eskortas bonzon Ŝjuanzang en pilgrimado al la Okcidento por peti sutrojn kaj kiel li subigas demonojn kaj monstrojn survoje al la Okcidento. Surbaze de la mitoj cirkulantaj en la popolo, Ŭu Ĉeng'en (1500-1582) verkis tiun grandan kaj eminentan literaturan verkon. Per riĉaj imagoj, mirigaj intrigoj kaj grandioza strukturo li malfermis novan kampon de fantazia romano, modlis idealan heroan figuron Sun Ŭukong. Sagaca kaj maltima al ĉiaj potencoj en la ĉiela regno, Sun Ŭukong heroe ribelas kontraŭ la ĉiela palaco kaj brave batalas kontraŭ la ĉiela imperiestro. La aŭtoro kreis ankaŭ amindan kaj komikan teatran rolulon Ĝu Baĝje kun trajtoj de individua etproduktanto kaj pian, humanan kaj timeman bonzon Ŝjuanzang kun trajtoj de feŭda intelektulo. La romano el multaj malgrandaj historioj estas humura kaj interesa.

Kelkaj kritikistoj konjektas ke la libro enhavas satiron pri la efikeco de la ĉina registaro tiutempe kiam ĝi estis skribita. La libro uzas ĉinan mitologion, ĉinan popolreligion, ĉinajn legendojn, kaj la panteonon de mitologiaj figuroj de Daoismo kaj budhismo.

Parto de la multjara populareco de la romano devenas de la fakto ke ĝi funkcias sur pluraj niveloj. Estas aventurrakonto, fonto de spirita kompreno, kaj ampleksa alegorio en kiu la vojaĝo de grupo de pilgrimantoj al Hindio reprezentas la personan vojaĝon al klerismo.

Historia fono[redakti | redakti fonton]

La libro estis verkita en la 16-a jarcento, kaj baziĝas sur vera historia kerno el la sepa jarcento. La monaĥo Xuan Zhang, estis tre grava monaĥo en ĉina budhismo ĉar li pilgrimis al la sanktaj lokoj de budhismo en Hindio kaj revenis al Ĉinio. La deirpunkto kaj fino de la vojaĝo estis la Granda Sovaĝa Ansero-Pagodo en Xi'an Shaanxi-provinco. Xuan Zhang ekiris dudekjaran vojaĝon de Ĉinio al Hindio, trapasante Pakistanon kaj Afganion, la plejparto de lia vojaĝo farante piede. Kiam li alvenis en Hindio, li kolektis milojn da sanktaj budhanaj skribaĵoj kaj kunportis ilin dum sia vojaĝo reen al Ĉinio. Li pasigis la reston de sia vivo en Ĉinio tradukante tiujn skribaĵojn de sanskrito en la ĉinan, kune kun multaj aliaj homoj. Xuan Zhang verkis libron pri sia vojaĝo, kiu estas tre grava fonto por la studo de la historio de Barato.

Centojn da jaroj post lia morto diversaj legendoj estis kreitaj pri la vojaĝo de la monaĥo Xuan Zhang al Hindio. En ĉi tiuj legendoj la celo de la monaĥo estas malsama kaj lia vojaĝo estas farita ne al Hindio sed al paradizo kaj tie la Budho mem donas al li la skribaĵojn. La vojaĝo fariĝis mitologia vojaĝo. En tiu vojaĝo li estas helpita fare de mirakla simio nomita Sun Wu Kong laŭ la tutan longon de la vojo. La multaj legendoj portis en la 16-a jarcento karakteron de romano, en kiu la ĉefa ĉefrolulo estas simio. Kelkaj kritikistoj kredas ke la origino de la karaktero de la simio en la romano estas en la hinda mitologia epopeo Ramajano, kie la protagonisto de la rakonto estas la simiodio Hanumano. La baza magia trajto de simio estas ĝia kapablo simpliĝi kaj formiĝi, ĝi ankaŭ havas la kapablon reprodukti sin 84 000 fojojn. La transformo estas influo de hinda budhismo. La nombro 84 000 estas grava nombro en hinda budhismo kaj priskribas la nombron da animaj reenkarniĝoj, la nombron da Budho-restaĵoj kaj aliaj atributoj. Simio eĉ kapablas salti 84 000 futojn.

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]