Etiopa klorocebo
Etoso
![](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/30/Cercopithecus_pygerythrus00.jpg/220px-Cercopithecus_pygerythrus00.jpg)
![Grivet area.png](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/77/Grivet_area.png/220px-Grivet_area.png)
La Etiopa klorocebo (Chlorocebus aethiops) estas cerkopitekedo kun longaj blankaj hartufoj ambaŭflanke de la vizaĝo. Kelkaj fakuloj konsideras tiun kaj ĉiujn membrojn de la genro Chlorocebus kiel ununura specio, Cercopithecus aethiops.[1] Tiele difinita, tiu simio estus limigita al Etiopio, Sudano, Ĝibutio kaj Eritreo.[2] En la suda parto de sia teritorio ĝi kontaktas kun la tre proksime rilataj ruĝpuga klorocebo (C. pygerythrus) kaj balmonta klorocebo (C. djamdjamensis).[3] Hibridiĝo inter ili eblas, kaj povas prezenti minacon al la vundebla balmonta klorocebo.[3] Malkiel tiu specio, la Etiopa klorocebo estas komuna kaj taksata kiel Malplej Zorgiga fare de la IUCN.[4]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ MSW3 Groves, paĝoj 158-159, id=12100505.
- ↑ Kingdon, J. & Butynski, T. M. (2008). Chlorocebus aethiops. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 4 January 2009.
- ↑ 3,0 3,1 Kingdon, J.. (1997) The Kingdon Guide to African Mammals. Academic Press Limited, London. ISBN 0-12-408355-2.
- ↑ iucn