Mainpuri
Mainpuri | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 205001 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 27° 14′ N, 79° 1′ O (mapo)27.2379.02Koordinatoj: 27° 14′ N, 79° 1′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 153 m [+] | ||
Areo | 7 km² ( 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mainpuri [+] | |||
Mainpuri, hindie हाथरस estas urbego en norda Barato, en subŝtato Utar-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.
Demografio
En 2011 loĝantoj de Mainpuri havis 133 078 kun legopovo 85%, kiu estas pli alta, ol la landa averaĝo.
Geografio
Mainpuri situas sur ebenaĵo sur averaĝa alteco de 153 m. super la marnivelo. Ŝikohabad troviĝas 46, Etavah 48, Etah 55, Faruĥabad 56, Bhind 75, Kasganĝ 76, Badajun 90, Agra 99, Hathras 102, Hardoj 112, Kanpur 146, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 194, tutlanda ĉefurbo Delhio 238, Kolkata 1074, Mumbajo 1115 kilometrojn (aere) [1].
Historio
Historio de Mainpuri devenas de la prahistoriaj tempoj. Pluraj dinastioj regis tie, ekzemple dinastio el Kanaŭĝ, la mogoloj. La urbo apartenis al la Maratha Imperio en la 18-a jarcento, inter 1801-1947 la britoj regis ĉi tie.
Ekonomio
Mainpuri estas plejparte agrikultura, ĉar la grundo estas tre fekunda. La kamparanoj rikoltas po tri tri jare. La industrio konsistas el produktado de agrikulturaj ekipaĵoj, lampoj, vitroj, lignaj skulptaĵoj, prilaboradoj de tabakoj, kotonoj, arakidoj.
Religioj
En Mainpuri la plej ofta religio estas la hinduismo (88%) kaj islamo (10%), iomete ĝajnismo malpli, ol 1%.
Lingvoj
La oficiala lingvo estas la hindia, sed estas uzataj ankaŭ en:Kannauji language kaj en:Braj Bhasha.
Eduko
En Mainpuri la plej altnivela instruado okazas en altlernejoj.
Trafiko
Stacidomo de Mainpuri havas rektajn fervojajn kontaktojn kun Faruĥabad, Ŝikohabad kaj Etavah. 4 ĉefvojoj kaj sola flankovojo kuras al la urbego. La plej proksima civila flughaveno estas ĉe Agra.
Klimato
En Mainpuri la temperaturo averaĝe varias inter 18-32 °C. Jare pluvas po 769 mm averaĝe, pli ofte pluvas pro la musono inter junio-septembro.
Vidindaĵoj
- pluraj preĝejoj, plej ofte hinduaj temploj
- restaŭrita fortikaĵo, tamen ne vizitebla pro privata proprieto
Fontoj
- WikiTrans