Saltu al enhavo

Listo de radioj kaj podkastoj en Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kelkaj radiostacioj havas regulajn programerojn en Esperanto. Kelkajn elsendojn oni povas aŭskulti ankaŭ aŭ nur per komputilo konektita al la interreto. Ankaŭ estas vigla kulturo de esperantlingvaj podkastoj.

Listo de radiostacioj

[redakti | redakti fonton]
Nomo Ekesto kaj fino Statuso Priskribo
Radio Vatikana[1] 1977 aktiva Ĝiaj elsendoj enhavas informojn pri la agado de la Papo, Vatikano kaj lokaj Eklezioj kaj novaĵoj religiaj kaj sociaj.
Esperanta Retradio[2][3] 1998 aktiva
Radio Havano Kubo[4] 2002 aktiva
Melbourne Ethnic Community Radio en Esperanto (3ZZZ Radio)[5] 2004 aktiva Radio 3ZZZ (trifoja Z) estas la plej granda multgenta radia stacio en Melbourne, Aŭstralio, konata sub la anglalingva nomo Ethnic Community Broadcasting Association, kiu elsendas programojn en diversaj lingvoj, inkluzive de Esperanto.
Muzaiko[6] 2011 aktiva
Ĉina Radio Internacia[7] 1964-2021[8] neaktiva Daŭre havas Esperanto-retejon sed ne plu elsendas per radio.
Radio F.R.E.I. el Erfurto, Germanujo[9] 2012-2021 neaktiva

Radio Aŭstria Internacia ekde novembro 2002 ne plu havas programon en Esperanto kaj Radio Esperanto ne respondas en tiu retpaĝo.

Listo de Podkastoj en Esperanto

[redakti | redakti fonton]
Nomo Ekesto kaj fino Stauso Priskribo
Radio Verda · Radio Verda 1998 - 2013 neaktiva Radio Verda estis pionira sendependa produktejo de interreta aŭda programaro disponata senpage per TTT el kanado.
Esperanta Retradio[2][3] 1998 aktiva
Esperanto-Radio-Arkivo 2003?-2009 malaperinta
Panama Raporto 2004-2005 neaktiva Podkasta serio (16 elsendoj) farita de Roberto Peres-Franko pri sia hejma lando.
esPodkasto – ĝoju aŭ freneziĝu! 2005? neaktiva
Ĉi Tie Nun · Ĉi Tie Nun 2006-2007 neaktiva
Junula Radio Internacia 2006 neaktiva
Podkasto Roĝer Borĝes 2006 neaktiva
Radio Aktiva - http://radioaktiva.esperanto.org.uy 2006 - 2008 neaktiva
Varsovia Vento ·podkasto.net [10] 2006 aktiva
Panama Radio 2010 neaktiva Podkasta serio (5 elsendoj) pretigita de Roberto Peres-Franko pri sia hejma lando. Relative alt-kvalita.
Kern.punkto 2014 aktiva
Movada vidpunkto 2015 aktiva
Pola RetRadio [11] 2011 aktiva
Podkasto de Egalecen[12] 2017 ?
La Bona Renkontiĝo 2017 ? Podkasto de Stela Besenyei-Merger: Kiel organizi esperantaj renkontiĝoj?
Fremdulo en Francio[13] 2020 aktiva Pola interŝanĝa muzikstudento parolas pri sia vivo en Francio
LBR: Kreski kun Esperanto[14] 2020 aktiva Intervjuoj de Stela Besenyei-Merger kun denaskaj Esperantistoj kaj siaj parencoj.
Mia podkasto pri sano [15] 2020 aktiva
Scivolemo Podkasto[16] 2020 aktiva Sonoj de la videoj de la jutuba kanalo Scivolemo kreita de la projekto Scivolemo.
La Malfamuloj [17] 2020 aktiva "La Malfamuloj" estas opinia kaj ŝercema programo, ĝi estas parto de pli granda projekto nomata "La Kompanio".
Ne Parolu pri Esperanto [18] 2021 aktiva Farita de Chus, Kataluna Esperantisto kiu ankaŭ produktas propralingve. Li invitas fakulojn por paroli pri specifaj temoj, kiuj ne estu Esperanto mem.
Ludi ol Labori[19] 2022 aktiva "Ludi ol Labori" estas parto de La Kompanio. Farita de Catie kaj Carlos, kie ili ludas kelkajn ludojn, demandas strangajn demandojn, kaj rakontas nekredeblajn novaĵojn de la mondo.
Mitoj[20] 2022 aktiva "Mitoj" estas parto de La Kompanio. Carlos rakontas pri mitologioj de la mondo.
La Famuloj[21] 2022 aktiva "La Famuloj" estas parto de La Kompanio. Pietro kaj Carlos rakontas pri la vivo de vere gravaj kaj famaj figuroj de nia hodiaŭa mondo, kiel Elon musk, Patrino Teresa, kaj pluraj aliaj.
Bobelarto[22][23] 2022 aktiva Podkasto pri literaturo de Stela Besenyei-Merger kun gastoj kiu laŭtlegas mallongajn rakontojn.
Usone Persone[24] 2022 aktiva "Rafa, Brandono kaj Hanso bonvenigas vin al sia tablo por priparoli ĉion--literaturon, politikon, la Esperanto-movadon, historion, kaj kia estas la vivo ĝenerale."

Historio de Esperanto-radio

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Esperanto en Radio.

Historiaj radioelsendoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. https://www.vaticannews.va/eo/podcast/esperanto-programo.html
  2. 2,0 2,1 http://members.aon.at/aldone/peranto/index.html
  3. 3,0 3,1 http://esperantaretradio.blogspot.com/
  4. http://www.radiohc.cu/eo
  5. http://melburno.org.au/3ZZZradio/
  6. http://muzaiko.info/
  7. http://esperanto.cri.cn/
  8. "Ĉina Radio ne plu elsendas en Esperanto", Libera Folio, 20-a de decembro 2021. Kontrolita 15-a de junio 2022.
  9. https://www.radio-frei.de/index.php?iid=2.2&ksubmit_show=eine&kredaktion_id=28
  10. https://www.podkasto.net/
  11. http://pola-retradio.org/
  12. https://soundcloud.com/egalecen
  13. https://anchor.fm/fremdulo/
  14. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-02-01. Alirita 2021-02-23.
  15. https://anchor.fm/miapodkastoprisano/
  16. https://anchor.fm/scivolemovideoj
  17. Retejo de la podkasto "la malfamuloj" [1]
  18. https://www.spreaker.com/show/neparolupriesperanto
  19. Retejo de instagramo de La Kompanio
  20. Retejo de Jutubo de La Kompanio
  21. Retpaĝo de La Kompanio
  22. [2]Jutuba kanalo de la bobelarto podkasto
  23. [3] Retejo bobelarto.ink
  24. Usone Persone: https://anchor.fm/usonepersone