Saltu al enhavo

Komputilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Komputila sistemo)
Tekokomputilo
Surtabla komputilo Apple iMac

Komputilo estas aparato, kiu aŭtomate per programoj prilaboras datenojn laŭ instrukcioj.

Plej vaste konataj estas persona komputilo (PK), tamen plej multekostaj kaj gravaj por progreso estas serviloj. Ekzistas ankaŭ multaj specoj de specialaj komputiloj, ekz ludkonzolo, bankaŭtomato.

La historio de komputilo komenciĝis per mekanikaj kalkulmaŝinoj en 1822. Charles Babbage ellaboris la Difference Engine kaj Analytical Engine (ĉefe por aŭtomate kalkuli kaj printi tabelojn de trigonometriaĵoj uzotaj de maristoj por navigado) en la jaro 1833, sed pro financaj kaŭzoj ne povis konstrui ilin.

Fakte multe pli antikva analoga komputilo estis trovita: la meĥanismo de Antikithera. Tio estas tre komplika aparato konstruita antaŭ ĉirkaŭ 2000 jaroj, per kiu ŝipistoj povis kalkuli. Vidu pli sube.

La komputilo en la nuna formo komencis sian evoluon ekde 1938. kiam Konrad Zuse konstruis sian unuan komputilon Z1. Nun oni distingas komputilojn en plej vasta senco je analoga komputilo kaj cifereca komputilo.

Tradicie oni opinias, ke la plej grava parto de komputilo estas la aparataro (procesoro, printilo , komputilkorpo), tamen tiu vidpunkto estas tro unuflanka kaj ĝenerale erara. Komputilo sen programo (aŭ programaro) estas nenifaranta amaso de blatoj, icoj kaj aliaj elektraĵoj.
Eĉ pli, hodiaŭ eblas diri, ke ĝuste la evoluo de la programaro estas lokomotivo movanta komputikon laŭ vojo de progreso. La plej brila ekzemplo estas la komputila ludo. Ĝuste por la plej modernaj komputilaj ludoj estas projektataj kaj fabrikataj la plej modernaj hejmaj komputiloj (hejma komputilo) kaj ludkomputiloj. Plia gravega parto de komputilo estas flankaparataro. Eĉ eblas diri, ke nur danke al flankaparataro estas realigata plenvalora kunlaboro de homo kaj komputilo. Hodiaŭ ne eblas imagi komputilon sen ekrano, klavaro, musostirstango. Ĝuste danke al vasta flankaparataro kaj pripensita programaro sukcesis senrea invado de komputiloj en ordinaran vivon. Ne eblas supertaksi la rolon de komputiloj en diversaj formoj (ekz MP3 -muzikiloj aŭ modernaj poŝtelefonoj) . En la scienco aktive kreskas komputiko, kiu penetris en ordinarajn sciencojn ne nur aparate, sed ankaŭ per ideoj kaj filozofio. Artoj, danke al komputilaj teknologioj (ekz elektronika muziko, komputila grafiko) kreskas kvazaŭ eksplode. La nuna ekonomiko plene dependas de komputilaj teknologioj (ekz e-komerco, komputila analizo de vendado k.s.). Eĉ inter la plej potencaj firmaoj gravan parton okupas firmaoj ligitaj kun komputiloj (ekz Mikrosofto, Sun k.a.). Tamen la nuntempa komputilo ankoraŭ ne estas la fino de la komputila evoluo kaj hodiaŭ oni parolas pri biokomputilo, kvantuma komputilo kaj aliaj fantaziecaj aŭ baldaŭ realaj fenomenoj.

«Komputulino» (eŭfemismo por helpolaboristoj kiuj faris longajn kalkulojn) uzanta mikroskopon kaj mekanikan kalkulilon. Komencoj de la komputiloj.

En la PIV de 1970 estis du apartaj vortoj: komputilo kaj komputero.

  • Pri "komputilo" PIV diris: "Aparato, konsistanta el mezurilo pri ... unuoj aŭ kvantoj ...
  • Pri "komputero" PIV diris: " ... elektronika aŭtomato, regata per programo, kiu efektivigas instrukciojn ...

En aliaj vortoj: la malnova PIV diris, ke komputi signifas nur nombri/adicii, kaj komputilo sekve signifas nur maŝinon, kiu nur nombras/adicias. Tial la malnova PIV vidis la neceson por aparta radiko ("komputero") por pli kompleksa elektronika aŭtomato regata per programo. Kelkaj ankaŭ uzis la vorton komputoro (ankoraŭ en NPIV[1]) anstataŭ komputero.

Sed en la praktiko la vorto "komputilo" ekuziĝis por tio, kion PIV nomis "komputero". Sekve (aŭ paralele) ankaŭ la signifo de la verbo "komputi" ŝanĝiĝis al la nuna pli ĝenerala signifo: "Solvi matematikan problemon aŭ prilabori datumon aplikante algoritmon, precipe en formo de programo". La nova PIV sekvis la ĝeneralan lingvouzon kaj ŝanĝis la difinojn de la vortoj "komputi" kaj "komputilo".

Ŝanĝo de la signifo de la vorto komputi ne nur okazis en Esperanto, sed ankaŭ en naciaj lingvoj, ekzemple en la franca kaj la angla.

La vorto komputilo jam havis pra-historion kiel kalkulilo. Por ekzemplo Francisko Azorín jam registris ĝin en 1932 kiel parto de la kunmetaĵo fadenkomputilo, nome aparato por komputi aŭ kalkuli fadenojn en teksaĵo.[2]

Kompare al aliaj elektraj iloj, komputilteknologio evoluis rapidege. La historio de la evoluo de la komputilo komenciĝis en la antikvo kaj estas do multe pli longa ol la historio de modernaj komputilteknologioj kaj de mekanikaj kaj elektraj kalkuliloj. Ĝi entenas ankaŭ la evoluon de kalkulmetodoj.

Nombroj kiel bazo de komputila historio

[redakti | redakti fonton]

La koncepto de nombroj verŝajne evoluis pro neceso de komunikado inter du individuoj. En ĉiuj konataj lingvoj troviĝas almenaŭ vortoj por la nombroj unu kaj du. Ankaŭ ĉe komunikado de multaj bestoj, kiel ekzemple diversaj primatoj, sed ankaŭ de birdoj, kiel ekzemple merloj, pruveblas la eblo distingi diversgrandajn kvantojn de aĵoj.

La pluevoluo de tiaj facilaj nombraj sistemoj verŝajne estigis la malkovron de la unuaj matematikaj kalkuloj, kiel adicio, subtraho, multipliko kaj divido, same kiel la kvadrataj nombroj kaj radikoj. Oni prezentis tiujn operaciojn formule kaj tiel pruvebligis ilin tiel. Sekvis poste aliaj malkovroj kiel la reprezentado de la plej granda komuna divizoro de Eŭklido.

En la mezepoko araba cifersistemo atingis Eŭropon kaj ebligis pli sisteman laboron per nombroj. Eblis prezenti nombrojn kaj formulojn surpapere kaj tabeligi matematikajn funkciojn, ekzemple kvadrataj radikoj, simplaj logaritmoj kaj trigonometrio. En la epoko de Isaac Newton papero kaj velino, pergamenteca papero, estis gravaj por kalkultaskoj kaj restis tion ĝis nun, kiam esploristoj kiel Enrico Fermi plenigadis paĝojn kaj paĝojn de matematikaj kalkuloj kaj Richard Feynman mane kalkulis ĉiun paŝon ĝis la solvo, kvankam jam ekzistis programeblaj kalkuliloj.

Evoluo de mekanikaj kalkuliloj

[redakti | redakti fonton]
Abako
Neekvilibrigita pesilo

La unua ilo, kiu kompareblas al nuntempaj komputiloj estas la abako, mekanika ilo, inventita verŝajne ĉirkaŭ 1100 a.K. en la hindoĉina kulturejo. La abako estis uzata ĝis la 17-a jarcento en okcidenta Eŭropo, kiam ĝin anstataŭis unuaj kalkuliloj. En aliaj regionoj de la mondo, abakoj estas daŭre uzataj.

Similcele oni utiligis la kalkulbreton de Pitagoro. Alia frua kalkulilo estis la trabopesilo, kiu tamen ne havas numeran aliron, sed per kiu oni provas per ambaŭflanka ŝarĝado atingi ekvilibron de la pezo.

Meĥanismo de Antikithera

Jam en la 1-a jarcento a.K. oni inventis kalkulilon, tio estas la komputilo de Antikithera. La ilo utilis verŝajne por astronomaj kalkuloj kaj funkciis per diferencialo, tekniko remalkovrita nur en la 13-a jarcento.[3][4]

Post la antikvo ĉesis la teknika progresado kaj dum la periodoj de grandaj popolmigradoj multaj scioj perdiĝis, kiel ekzemple la meĥanismo de Antikthera, kiu malkovriĝis nur en 1902. La mezepoko haltigis la teknikan evoluon. Nur ekde la moderno la motoro de teknika progreso iom post iom denove moviĝis, kaj tiam plirapidiĝis, kion ĝi daŭre faras nuntempe.

En 1614 John Napier publikigis siajn logaritmotabelon kaj en 1623 Wilhelm Schickard konstruis la unuan kvarspecian maŝinon, tio estas la unua moderna mekanika kalkulilo. Ties konstruado baziĝis je dentradoj, kiuj devenis ĉefe de la horloĝista arto, kio donis al la aparato la kromnomon de "kalkulanta horloĝo". Uzis tiun kalkulilon praktike Johannes Kepler por siaj astronomaj kalkuloj.

En 1642 sekvis Blaise Pascal per sia kalkulilo, la Pascaline. En 1668 Samuel Morland evoluigis kalkulilon, kiu unuafoje ne adiciis decimale, sed estis adaptita al la angla monsistemo. En 1673 Gottfried Wilhelm Leibniz konstruis sian unuan kvarspecian kalkulilon kaj inventis en 1703 la duuman sistemon, kiu iĝis la bazo de la ciferaj kalkuliloj kaj de la cifera revolucio.

19-a jarcento

[redakti | redakti fonton]
La glitkalkulilo, unu el la plej gravaj mekanikaj kalkulhelpiloj por multipliko kaj divido.
Mekanika kalkulilo el la jaro 1914.

En 1805 Joseph-Marie Jacquard evoluigis la trukarton por mastrumi teksilojn. En 1820 Charles Xavier Thomas de Colmar konstruis la aritmometron, la unuan kalkulilon, kiu estis mase produktita kaj tiel malpli multekoste akireblis al entreprenoj. De 1820 ĝis 1822 Charles Babbage evoluigis la diferencmaŝinon (angle: "Difference Engine") kaj en 1833 la "Analytical Engine", sed ne povis konstruigi ĝin pro monmanko. En 1843 Edvard kaj George Scheutz konstruis en Stokholmo la unuan mekanikan komputilon laŭ ideoj de Babbage.

Samjare, do en 1843, Ada Lovelace evoluigis metodon por programi komputilojn laŭ la Babbage-sistemo kaj verkis tiel la unuan komputilan programon. En 1890 la usona popolnombrado estis farita helpe de la trukartasistemo de Herman Hollerith. Samjare la hispana inĝeniero Leonardo Torres Quevedo konstruis ŝako-maŝinon, kiu scipovis matigi reĝon per reĝo kaj turo. Tiel naskiĝis la unua ludkomputilo. En la 1890-aj jaroj, Torres Quevedo ekdisvolvis serion de antaŭenirintaj analogaj maŝinoj kiuj povis solvi reelajn kaj kompleksajn radikojn de polinomoj,[5][6][7][8] kiuj estis publikigitaj en 1901 fare de la Pariza Akademio de Sciencoj.[9]

20-a jarcento

[redakti | redakti fonton]
ENIAC

Mekanikaj kalkuliloj kiel la sekvantaj adiciiloj, la nombrometo, la kalkulilo de Monroe, la Curta kaj la Addo-X estis uzataj ĝis la 1970-aj jaroj. Kontraŭe al Leibniz la plej multaj kalkuliloj uzis la dekuman sistemon, kiu estis teknike pli malfacile realigebla. Tio validis kaj rilate al la kalkuliloj de Charles Babbage ĉirkaŭ 1800 kaj al la ENIAC de 1945, la unua elektronika universala kalkulilo.

Sed konstruiĝis ankaŭ nemekanikaj kalkuliloj, ekzemple en 1928, la akvointegrilo. En 1949 Bill Phillips kreis la MONIAC-komputilon por modeli la ekonomiajn procedojn de Britio. Ĝi estis analoga komputilo kiu uzis fluidan logikon modeli la funkciadon de ekonomio.[10]

Analogaj komputiloj

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Analoga komputilo.

Analoga komputilo estas tipo de komputilo kiu uzas kontinue ŝanĝeblajn aspektojn de fizikaj fenomenoj kiel elektraj, mekanikajhidraŭlikaj kvantoj por modeli la problemon solvotan. Kontraste, ciferecaj komputiloj reprezentas variajn kvantojn simbole kaj per diskretaj valoroj kaj de tempo kaj de amplekseco.

Desegno de la tria antaŭindikilo de tajdoj de Sir William Thomson, 1879–81.

Dum la unua duono de la 20-a jarcento, multaj sciencaj komputbezonoj trafis pliiĝantajn prilaboritajn analogajn komputilojn, kiuj uzis rektan mekanikan aŭ elektran modelon de la problemo kiel bazo por komputado. Tamen, tiuj ne estis programeblaj kaj ĝenerale mankis al ili la varieblon kaj akuratecon de la nuntempaj ciferecaj komputiloj.[11] La unua moderna analoga komputilo estis antaŭindikilo de tajdoj, inventita de Sir William Thomson (kiu poste iĝos Lord Kelvin) en 1872. La diferenciala analizilo, mekanika analoga komputilo desegnita por solvi diferencialajn ekvaciojn per integrigo uzante rad-diskajn mekanismojn, estis konceptita en 1876 fare de James Thomson, pli aĝa frato de la pli fama Sir William Thomson.[12]

La fako de mekanik-analoga komputado atingis sian pinton pere de la diferenciala analizilo, konstruita de H. L. Hazen kaj Vannevar Bush ĉe la MIT starte en 1927. Tio konstruiĝis super la mekanikaj integriloj de James Thomson kaj la tord-amplifiloj inventitaj de H. W. Nieman. Dekoj da tiaj aparatoj estis konstruitaj antaŭ ilia eksmodiĝis evidentiĝis. Ĉirkaŭ la 1950-aj jaroj, la sukceso de la ciferecaj elektronikaj komputiloj markis la finon de plej multaj el la analogaj komputmaŝinoj, sed analogaj komputiloj restis uzataj dum la 1950-aj jaroj en kelkaj specializitaj aplikoj kiel ĉe edukado (glitkalkuliloj) kaj aviado (kontrolsistemoj).

Ciferecaj komputiloj

[redakti | redakti fonton]

Elektromekanikaj

[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 1938, la Usona Mararmeo estis divolviginta elektromekanikan analogan komputilon sufiĉe malggrandan por funkciigi ĝin ene de submarŝipo. Tiu estis la Torpedo Data Computer, kiu uzis trigonometrion por solvi la problemon pafi torpedon al moviĝanta celo. Dum la Dua Mondmilito oni disvolvis similajn aparatojn ankaŭ en aliaj landoj.

Kopio de la komputilo Z3 de Konrad Zuse, nome la unua tute aŭtomata, cifereca (elektromekanika) komputilo.

Fruaj ciferecaj komputiloj estis elektromekanikaj; elektraj konektiloj kondukis mekanikajn relajsojn por plenumi la kalkuladon. Tiuj aparatoj havis malaltan operacirapidon kaj estis finfine superitaj de la multe pli rapidaj tut-elektraj komputiloj, dekomence uzantaj vakutubojn. La komputilo Z2, kreita de la germana inĝeniero Konrad Zuse en 1939 en Berlino, estis unu el la plej fruaj ekzemploj de elektromekanika relajskomputilo.[13]

Konrad Zuse, inventinto de la moderna komputilo[14][15]

En 1941, Zuse sekvis la vojon de sia pli frua maŝino per la komputilo Z3, nome la unua funkcianta elektromekanika programebla, tute aŭtomata ciferecaa komputilo en la mondo.[16][17] La Z3 estis konstruita pere de 2 000 relajsoj, plibonigante vortolongon de 22 bitoj kiu funkciis je horloĝfrekvenco de ĉirkaŭ 5–10 Hz.[18] Oni havigis programkcodon el punktigita filmo dum la datenoj estis stokitaj en 64 vortoj de memoro aŭ havigitaj pere de la klavaro. Ĝi estis tre similaj al la modernaj maŝinoj en kelkaj aferoj, pionirigante nombrajn antaŭenirojn kiel la glitkomoj. Anstataŭ la pli malfacile plibonigebla dekuma sistemo (uzita en la plej fruaj desegnoj de Charles Babbage), uzi duuman sistemon rezultis en la fakto, ke la maŝinoj de Zuse estis pli facile konstrueblaj kaj eventuale pli fidindaj, rilate al la teknologioj tiam disponeblaj.[19] La Z3 ne estis per si mem universala komputilo sed povis estis etendita ĝis la Turing kompleteco.[20][21]

La sekva komputilo de Zuse, nome la Z4, iĝis la unua komerca komputilo en la mondo; post dekomenca prokrasto pro la Dua Mondmilito, ĝi estis kompletigita en 1950 kaj havigita al la ETH de Zuriko.[22] Tiun komputilon fabrikis la propran kompanion de Zuse, nome Zuse KG, kiu estis fondita en 1941 kiel la unua kompanio kun la nura celo disvolvi komputilojn, nome en Berlino.[22]

Vakutuboj kaj ciferecaj elektronikaj cirkvitoj

[redakti | redakti fonton]

Komputila arkitekturo

[redakti | redakti fonton]

En komputada inĝenierarto, komputila arkitekturoinformadika arkitekturo estas serio de reguloj kaj metodoj kiuj priskribas la funkcion, organizon, kaj plibonigon de komputilaj sistemoj.

Aparataro (hardvaro)

[redakti | redakti fonton]

Praktike ĉiuj kutimaj komputilojn, havas almenaŭ:

  1. unu CPU,
  2. unu ĉefmemoro, nedaŭra sed sufiĉe rapida, kutime konata kiel RAM,
  3. una daŭra memoro. Ĉi lasta dividiĝas en:
    1. unu eta (ROM, PROM, EPROM, EEPROMFlash) - en kiu estas la unua programo ruligebla je la praŝarĝo (Startigo) de la komputilo. Ekzemploj estas Open Firmware kaj BIOS. Tiaj ĉi programoj necesas por ŝarĝi la operaciumo mastruma sistemo.
    2. una grandkapacita memoro, ekz-e magnetaj diskoj, estas relative malrapida.

Komputila reto

[redakti | redakti fonton]
Ekzemplo de komputila reto kaj ties elementoj.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Komputila reto.

Komputila reto estas sistemo de komunikado inter du aŭ pli da komputiloj. Ofte oni konektas ankaŭ aliajn maŝinojn (kiel printiloj) kaj retan aparataron (enkursigiloj, koncentriloj, fajroŝirmiloj, kaj aliaj).

La plej fama kaj granda reto estas Interreto, kiu enhavas la Tut-Teran Teksaĵon, sed ekzistas multego de etaj retoj, ekzemple en domoj aŭ entreprenoj. Ekzistas pluraj tipoj: kablaj kaj senkablaj, lokaj kaj mallokaj, ktp. Kutime reto dividiĝas en subretoj (laŭ la decidoj de la retestro), kaj ofte ekzistas reta politiko pri sekurecaj temoj, ekzemple kiuj klientoj rajtas atingi kiujn servilojn.

La komunikado funkcias danke al retaj protokoloj, kiel ekzemple TCP/IP (la pli konataj), Eterreto, ICMP, kaj DNS. Ĉiu servo uzebla en reto estas regulita per protokolo; ekzemple HTTP estas la baza protokolo por ŝuti retpaĝojn; IRC estas por babilejoj; SMTP, POP3 kaj IMAP utilas por retpoŝto, ktp.

Tipoj de komputiloj

[redakti | redakti fonton]

Ĉefkomputilo

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĉefkomputilo.

Ĉefkomputilo (angle mainframe) estas potenca komputilo uzata por grandaj informpritraktaj laboroj. Ili estas ĉefe uzataj de registaraj institucioj kaj grandaj kompanioj por taskoj kiel censo, industriaj kaj konsumaj statistikoj, entreprena rimedplanado kaj financa transakciopretigo. Ĉefkomputiloj estas speciale uzataj kiel serviloj en la Tut-Tera Teksaĵo (angle WWW). Ili estas apartaj de superkomputiloj. La esprimo origine rilatis al la grandaj ŝrankoj kiuj enhavis la procesoron kaj ĉefmemoron de fruaj komputiloj.[23][24] Poste la termino estis uzata por distingi tre grandajn komputilojn disde malpli potencaj ("minikomputiloj" aŭ "personaj komputiloj").

Minikomputilo

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Minikomputilo.

Minikomputilo, nun pli konata kiel servilo, estas klaso de multuzantaj komputiloj, kiu estas en la meza gamo de la komputila spektro; tio estas, inter grandaj mult-uzantaj sistemoj (ĉefkomputilo, angle mainframe) kaj pli malgrandaj unu-uzantaj sistemoj (mikrokomputiloj, personaj komputiloj).

La nomo komencis populariĝi meze de la 1960-aj jaroj, por identigi trian specon de komputilo, desegnita danke al du fundamentaj novigoj:

  • La uzo de transistoro (kiu rekte influis la kreadon de komputiloj kun pli malgrandaj grandecoj en la ĉefkomputilo), kaj
  • Pliboniĝoj en la dezajno de RAM, kio ebligis pli grandan haveblecon de resursoj.

Poste, dum la 1980-aj jaroj, la esenca minikomputilo estis la AS/400 de IBM. Tamen, pli poste tre potencaj servilaj komputiloj desegnitaj de fabrikantoj kiel IBM, HP, kaj DELL perfekte eniris ĉi tiun kategorion.

Persona komputilo

[redakti | redakti fonton]
Ilustraĵo de moderna persona komputilo.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Persona komputilo.

Persona komputilo (mallongigo: PKPC angle) estas kutime mikrokomputilo, kiu estas sufiĉe malmultekosta, malgranda kaj kapabla, por ke unu persono povu uzi ĝin. La esprimo estis popularigita de Apple Computer kun Apple II dum la malfruaj 1970-aj kaj fruaj 1980-aj jaroj kaj poste de IBM kun IBM PC.

La unua industrie produktita PK estis Apple II de la kompanio Apple. Ĝi estis prezentata je la 5-a de junio 1977 en Usono. Ĝi havis ok ŝtopingojn de la 8-bita Apple-bus-sistemo por aldonaj tabuloj, per kiuj oni povis uzi la komputilon por diversaj aplikaĵoj (ekz-e tekstredaktado, ludoj ktp.). Apple II jam povis prezenti plurkolorajn bildojn kaj sonojn. Proksimume je la sama tempo, en 1977, la unuaj hejmaj komputiloj estis prezentataj, Commodore PET 2001 kaj Tandy TRS 80 Model 1. Ili havis similan karakterizon kiel Apple II, sed ili ne havis ŝtopingojn por aldonaj tabuloj kaj ne povis prezenti plurkolorajn bildojn kaj sonojn.

Tekokomputilo

[redakti | redakti fonton]
Chromebook.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tekokomputilo.

Tekokomputilo[25]sinokomputilo[26] (angle laptop) estas portebla persona komputilo, kies grandeco kutime estas komparebla al la papera formato A4 kaj kiu kutime pezas de unu ĝis tri kilogramoj.

Verŝajne la unua realigita portebla komputilo estis Xerox NoteTaker. Ankaŭ ĝi estis evoluigita ĉe Xerox PARC en 1976, sed ĝi estis neniam amase produktita kaj nur proksimume dek prototipoj estis konstruitaj. Tamen ĝi havis grandan influon al la evoluo de porteblaj komputiloj. La unua komerce ricevebla portebla komputilo estis Osborne 1 en 1981, uzante la operaciumon CP/M. Ĝi havis similan grandecon kiel portebla kudromaŝino kaj ĝi estis tre peza kompare kun modernaj tekokomputiloj, havante katodradian ekranon. Sed profesiuloj povis kunporti sian komputilon kaj datumojn, ankaŭ dum vojaĝoj per aviadilo. Ne eblis uzi bateriojn por provizi Osborne 1 je elektro; ĝi devis esti konektita per kablo al ŝtopilingo.

Tabulkomputilo

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tabulkomputilo.

Tabulkomputilo[27]platkomputilo[27] (angle tablet), estas plata, tabulforma portebla komputilo kun tuŝekrano[28], kiu estas laŭ sia grandeco kaj funkciamplekso inter poŝkomputilo kaj tekokomputilo. Ĝi estas pli granda ol saĝtelefono[29]. Oni kutime uzas surekranan virtualan klavaron anstataŭ materian klavaron por enigi datenojn en ĝin. En la jaro 2000 Microsoft surmerkatigis komputilon nomatan tabula personkomputilo (angle tablet personal computer), kiu tamen ne estis granda sukceso. La unua tabulkomputilo en la nuna senco de la vorto estas la iPad de Apple, surmerkatigita en Aprilo 2010.

Komputilego

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Komputilego.

Komputilegosuperkomputilo estas aparataro de informadiko posedanta kapablojn de kalkulo superaj al normalaj komputiloj, ĉar ili estas uzataj por specifaj celoj. Nuntempe la terminoj de superkomputilo kaj komputilego estas anstataŭataj per aliaj pli precizaj terminoj kiel komputilaro altkapablaaltnivela, ĉar ili estas fakte aro da povegaj komputiloj unuigitaj rete por pligrandigi sian laborpotencon kaj rezultojn. Je 2019, la plej rapidaj komputilegoj funkciis je proksimume pli ol 148 petaflopoj (peta-flopo, en komputiko, signifas, ke ili realigas pli ol 1 000 bilionojn da operaciojn por sekundo).​ La listo de komputilego estas nomata ranking TOP500.

La komputilegoj estis enkondukitaj en la 1970-aj jaroj kaj estis dezajnitaj ĉefe de Seymour Cray en la kompanio Control Data Corporation (CDC), kiu hegemoniis en la merkato dum tiu epoko, ĝis Cray abandonis CDC por formi sian propran entreprenon, nome Cray Research. Ekde tiam la potenco de la komputilegoj kaj la amplekso de la merkato pli kaj pli kreskis.

Kvantumkomputilo

[redakti | redakti fonton]
IBM Quantum System One, Ehningen, Germanio
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kvantumkomputilo.

Kvantumkomputilo estas komputilo, kiu uzas kvantumbitojn por sia kalkulado; ĝi do baziĝas sur la principoj de kvantummeĥaniko (kaj ne sur klasika meĥaniko). Ĉar iuj kvantumaj efikoj ne havas klasikajn similaĵojn, ĝi povas manipuli informon novmaniere, kaj tiel aperas nova informa teorio.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. vortaro.net: komputoro
  2. ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 70.
  3. The Antikythera Mechanism Research Project Arkivita la 28an de Aprilo 2008 ĉe Wayback Machine, The Antikythera Mechanism Research Project. Alirita la 1an de Julio 2007 kaj la 21an de Julio 2024.
  4. Marchant, Jo (1a de Novembro 2006). "In search of lost time". Nature. 444 (7119): 534–538. Bibcode:2006Natur.444..534M. doi:10.1038/444534a. PMID 17136067. S2CID 4305761.
  5. Torres, Leonardo (10a de Oktobro 1895). "Memoria sobre las Máquinas Algébricas" (PDF). Revista de Obras Públicas (en hispana) (28): 217–222.
  6. Leonardo Torres. Memoria sobre las máquinas algébricas: con un informe de la Real academia de ciencias exactas, fisicas y naturales, Misericordia, 1895.
  7. Thomas, Federico (1a de Aŭgusto 2008). "A short account on Leonardo Torres' endless spindle". Mechanism and Machine Theory. 43 (8). IFToMM: 1055–1063. doi:10.1016/j.mechmachtheory.2007.07.003. hdl:10261/30460. ISSN 0094-114X.
  8. Gomez-Jauregui, Valentin; Gutierrez-Garcia, Andres; González-Redondo, Francisco A.; Iglesias, Miguel; Manchado, Cristina; Otero, Cesar (1a de Junio 2022). "Torres Quevedo's mechanical calculator for second-degree equations with complex coefficients". Mechanism and Machine Theory. 172 (8). IFToMM: 104830. doi:10.1016/j.mechmachtheory.2022.104830. hdl:10902/24391. S2CID 247503677.
  9. Torres Quevedo, Leonardo (1901). "Machines á calculer". Mémoires Présentés par Divers Savants à l'Académie des Scienes de l'Institut de France (en franca). XXXII. Impr. nationale (Parizo).
  10. [1] Arkivigite je 2011-07-23 per la retarkivo Wayback Machine "NZIER's Moniac machine", 13-an de novembro 2012
  11. (2017) The Modern History of Computing (en-US). Stanford Encyclopedia of Philosophy.
  12. Ray Girvan, "The revealed grace of the mechanism: computing after Babbage" Arkivita la 3an de Novembro 2012 ĉe Wayback Machine, Scientific Computing World, Majo/Junio 2003
  13. . Part 4: Konrad Zuse's Z1 and Z3 Computers. The Life and Work of Konrad Zuse. EPE Online. Arkivita el la originalo je 1a de Junio 2008. Alirita 17a de Junio 2008.
  14. . Biography of Konrad Zuse, Inventor and Programmer of Early Computers. Dotdash Meredith (15a de Majo 2019). Arkivita el la originalo je 13a de Decembro 2020. Alirita 3a de Februaro 2021. “Konrad Zuse earned the semiofficial title of 'inventor of the modern computer'”.
  15. Who is the Father of the Computer?.
  16. Zuse, Konrad. [1984] (2010) The Computer – My Life Translated by McKenna, Patricia and Ross, J. Andrew from: Der Computer, mein Lebenswerk (1984) (angle). Springer-Verlag. ISBN 978-3-642-08151-4.
  17. Salz Trautman, Peggy, "A Computer Pioneer Rediscovered, 50 Years On", 20a de Aprilo 1994.
  18. Zuse, Konrad. (1993) Der Computer. Mein Lebenswerk., 3‑a eldono (germane), Berlin: Springer-Verlag. ISBN 978-3-540-56292-4.
  19. Crash! The Story of IT: Zuse. Arkivita el la originalo je 18a de Septembro 2016. Alirita 1a de Junio 2016.
  20. (1998) “How to make Zuse's Z3 a universal computer”, IEEE Annals of the History of Computing 20 (3), p. 51–54. doi:10.1109/85.707574. 
  21. . How to Make Zuse's Z3 a Universal Computer. Arkivita el la originalo je 9a de Aŭgusto 2017. Alirita 2015-09-28.
  22. 22,0 22,1 O'Regan, Gerard. (2010) A Brief History of Computing (en-US). Springer Nature. ISBN 978-3-030-66599-9.
  23. Oxford English Dictionary, on -line edition, mainframe, n
  24. Ebbers, Mike; W. O’Brien, B. Ogden. Introduction to the New Mainframe: z/OS Basics (pdf). IBM International Technical Support Organization (2006). Arkivita el la originalo je 2017-07-02. Alirita 2007-06-01.
  25. tekokomputilo en Komputeko
  26. sinokomputilo en Komputeko
  27. 27,0 27,1 Laŭ Reta Vortaro
  28. Definition of: tablet computer (Difino de tabulkomputilo) (angle). The Computer Language Company (c2014). Alirita 2014-07-22.
  29. What makes a tablet a tablet? (FAQ) (Kio igas tabulkomputilon tabulkomputilo? - oftaj demandoj) [rompita ligilo] CNET.com, 28-a de majo 2010. (angle)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]