Saltu al enhavo

Nikola Tesla

El Vikicitaro
La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
Nikola Tesla
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Nikola TESLA (Esperante: Nikolao TESLO; naskiĝis la 10-an de julio 1856 en Smiljan, Kroatio, tiam parto de Aŭstra imperio - mortis la 7-an de januaro 1943 en Novjorko) estis serba fizikisto, inventisto kaj elektro-inĝeniero. Pri lia mortotago estas necerteco de ±1 tago, ĉar oni trovis lin mortintan solan en hotelo.

Citaĵoj

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Ĉio bonega en la pasinteco estis mokata, kondamnita, kontraŭbatalita, subpremita - nur por eliri des pli potence, des pli triumfe el la lukto. » « (angle) All that was great in the past was ridiculed, condemned, combatted, suppressed — only to emerge all the more powerfully, all the more triumphantly from the struggle. »
— Nikola Tesla
Citaĵo
« Scienco estas nur perverseco de si mem krom se ĝi havas kiel finan celon la plibonigon de la homaro. » « (angle) Science is but a perversion of itself unless it has as its ultimate goal the betterment of humanity. »
— Nikola Tesla