Amati
Etoso
![Temas pri...](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/72/Disambig.svg/20px-Disambig.svg.png)
Amati | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
familio | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
![](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/09/Amati_genealogie.png/320px-Amati_genealogie.png)
Familio Amati estis dinastio de italaj violon-konstruistoj el Kremono. Ĝi estas dokumentebla jam en la 11-a jarcento (1097).
La kvin plej famaj reprezentantoj vivis inter 1525 kaj 1740:
- Andrea Amati (1525–1577)
- Liaj filoj Antonio Amati (1560–1649) kaj Girolamo Amati (ĉ. 1555–ĉ. 1630)
- Nicola Amati (1596–1684), filo de Girolamo; instruisto de Antonio Stradivari, Jacob Stainer kaj Andrea Guarneri
- Girolamo (2-a) Amati (1649–1740), filo de Nicola