Fuente Encalada
Fuente Encalada | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49618 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 93 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 7′ N, 6° 0′ U (mapo)42.110555555556-5.9933333333333Koordinatoj: 42° 7′ N, 6° 0′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 753 m [+] | ||
Areo | 21 km² (2 100 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Fuente Encalada estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Benavente y Los Valles, en la nordo de la provinco, sude de la Provinco Leono. Fuente Encalada estas etimologie tradukebla al Kalkofarbita Fontano. Tio videblas en la supra duono de la blazono.
![](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/3c/Igrexa_Fuente_Encalada.jpg/220px-Igrexa_Fuente_Encalada.jpg)
![](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e0/Iglesia_de_San_Salvador_en_Fuente_Encalada_-_P1270766.jpg/220px-Iglesia_de_San_Salvador_en_Fuente_Encalada_-_P1270766.jpg)
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 20,86 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 103 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 300 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 90 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.
Estas atestiloj de prahistoria loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Poste ĝi apartenis al la Graflando de Benavente.
Agrikulturo (produktado de vino) kaj brutobredado estas la tradiciaj enspezofontoj. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.