Saltu al enhavo

Ireneo de Liono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ireneo (persona nomo).
Sankta
Ireneo de Liono
Persona informo
Εἰρηναῖος Λουγδούνου
Naskiĝo 125
en Izmiro
Morto 202
en Liono
Lingvoj antikva grekalatina vd
Ŝtataneco Azio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo teologo
presbitero
filozofo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Kontraŭ Herezoj (latine, Adversus haereses)
episkopo de Lugdunum (Liono)
Dum 178
Antaŭulo Sankta Pothino
Sekvanto Sankta Zakario de Liono
Sanktulo, Patro de la Eklezio,
Doktoro de la Eklezio
Festotago 28-a de junio (okcidente)
23-a de aŭgusto (oriente)
Atributoj episkopa bastono, palmo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Ireneo (latine Irenaeus, antikve-greke Εἰρηναῖος, Eirēnaîos “Pacema”; 125202) estis la dua episkopo de Lugdunum (la nuno Liono, Francio), unu el la Patroj de la Eklezio kaj la plej grava teologo de kristanismo en la 2-a jarcento. Li batalis kontraŭ la herezo de gnostikismo, precipe en sia libro Kontraŭ Herezoj (latine, Adversus haereses). En lia libro, li klarigis la doktrinojn de gnostikismo kaj montris, ke tiuj kontraŭdiris la instruojn de la Biblio kaj la apostoloj. Ĝis la 20-a jarcento, kiam gnostikaj skriboj estis trovitaj en la dezerto de Egipto, Ireneo estis nia ĉefa fonto pri la doktrinoj de gnostikismo. Tamen la eltrovitaj skriboj montris, ke Ireneo skribis pri gnostikismo tre precize.

Papo Francisko deklaris Ireneon Doktoro de la Eklezio la 21-an de januaro 2022.

Ireneo estis greko kiu devenis de Smirno, Anatolio (la nuna Izmir, Turkio) kaj estis disĉiplo de Sankta Polikarpo de Smirno, la tiea episkopo, kiu, laŭvice, konis Sanktan Johanon la Evangeliiston kaj aliajn apostolojn.

Ireneo floris je la fino de la 2-a jarcento. Li iris al Romo je 177 por kunveni pri la herezo montanismo. Kiam li revenis, li fariĝis la episkopo de Lugdunum en 178, post kiam la unua episkopo, Sankta Pothino, estis martirita dum la persekutado sub la imperiestro Markaŭrelio.

Ireneo estis enterigita sub la preĝejo de Sankta Johano en Liono, poste renomita Sankta Ireneo. La tombo kaj liaj restaĵoj estis detruitaj en 1562 de la kalvinistoj.

Ireneo verkis en la greka, sed liaj verkoj nun ekzistas nur en traduko en la latina kaj la armena kaj per citaĵoj en la siria kaj greka lingvoj.

Kontraŭ Herezoj

[redakti | redakti fonton]

Kontraŭ Herezoj estas la ĉefverko de Ireneo. Ĝi estis verkita en la greka, sed la sola tuta versio estas en laŭvorta latina traduko. Eroj ankaŭ ekzistas en la greka, siria kaj armena.

En Kontraŭ Herezoj, Ireneo montris, ke la Dio de la juda Biblio kaj la Dio de la kristanaj apostoloj estis la unu kaj sama Dio — kontraŭ la doktrino de Marciono kaj aliaj gnostikoj. Li ankaŭ argumentis, ke Jesuo Kristo estis karne reala. Ireneo argumentis kontraŭ herezo per:

  • logiko
  • apostola tradicio kaj posteuleco
  • la Biblio
  • kredo en la Releviĝo de Jesuo.

Ireneo helpis starigi la doktrinon de apostola posteuleco: laŭ la doktrino, nur la episkopoj, kiuj sekvas la apostolojn de Jesuo Kristo, institucie kaj senrompe, estas fidindaj instruantoj de la kristana vero. Post du mil jaroj la doktrino ankoraŭ estas tenita de katolikismo kaj ortodoksismo, sed ne de protestantismo (kiu anstataŭ instruas la doktrinon de sola scriptura).

Pruvo de la Apostola Predikado

[redakti | redakti fonton]

En Pruvo de la apostola predikado li priskribas sintezon de katolika doktrino ĉe la fino de la 2-a jarcento. La nura konata versio de la verko estis eltrovita en 1904 en la armena lingvo. La originalo estis en la greka lingvo.

La kanono de Ireneo

[redakti | redakti fonton]

La Nova testamento de Ireneo ne enhavis la librojn:

  • Filemon
  • 2 Petro
  • 3 Johano
  • Judas

sed anstataŭ enhavis la librojn:

  • 1 Klemento
  • Ŝafisto de Hermaso.

Komparu tion kun la Nova testamento de Origeno de la 3-a jarcento kaj Lutero de la 16-a jarcento.

Lia listo de libroj de la Nova testamento estis unu el la plej fruaj. La listoj de Ireneo kaj Taciano estas la unua kun la kvar evangelioj (Mateo, Marko, Luko, Johano). Tio eble estis en respondo kontraŭ Marciono, kies sola evangelio estis "korektita" versio de Luko.

Laŭ Ireneo, Evangelio laŭ Mateo estis verkita en la hebrea lingvo (li diris nenion pri versio greka), Evangelio laŭ Marko estis la evangelio predikita de Sankta Petro, kaj Evangelio laŭ Luko la evangelio predikita de Sankta Paŭlo. Tiuj estis verkitaj de Marko kaj Luko, respektive, post la morto de Petro kaj Paŭlo. La evangelio de Evangelio laŭ Johano estis verkita de Sankta Johano mem en Efezo post la aliaj tri evangelioj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.