La plej frue indianoj loĝis en tiu ĉi areo. En 1820 helpe de traktato eŭropanoj akiris ĝin kaj ili fondis laŭ la komerca vojo haltejon nomatan Parkerville. Ĝi estis konvena loko (situanta preskaŭ en la mezo de la lando) por ĉefurbo jam en la sekva jaro. En 1822 oni establis la ĉefurbon. En 1840 Jackson estis interligita per fervoja linio. Dum la Usona Enlanda Milito en 1863 la norda armeo venkis en grava batalo. En 1871mulo-tiritaj tramoj ekfunkciis, ili ekde 1899 funkciis per elektroj. En la 1930-aj jaroj oni malkovris tergasokampojn proksime, kiu faris evoluon por la urbo. Dum la 2-a mondmilito la proksima aerbazo iĝis grava, precipe nederlandanoj profitis ĝin. En 1967 la Ku-Kluks-Klano bombis la sinagogon kaj tiutempe similaj agoj okazis.
Jackson havas plurajn gravajn industriojn. Tiuj inkludas elektrajn ekipaĵojn kaj maŝinarojn, oni produktas nutraĵojn. En la ĉirkaŭaĵo oni bredas brutarojn kaj kokojn, oni kultivas sojfabojn, kotonojn.
Jackson havas humidan subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 12-24 °C. La varmo kulminas en julio kaj aŭgusto kun rekordo 42 °C, inter decembro-marto foje frostas. Jare pluvas (aŭ malofte neĝas) po 1375 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte en decembro, plej malofte en septembro. En 1966 kaj 2011 grandaj ŝtormoj okazis, kiu detruis parton de la urbo.