Saltu al enhavo

Kompleksa analitiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kompleksa analitiko estas la branĉo de matematiko esploranta funkciojn de kompleksaj argumentoj. Ĝi havas praktikan uzon en aplika matematiko kaj en multaj aliaj branĉoj de matematiko. Kompleksa analitiko aparte koncernas analitikajn funkciojn de kompleksaj variabloj, konatajn kiel holomorfaj funkcioj.

Kompleksaj funkcioj

[redakti | redakti fonton]

Kompleksa funkcio estas funkcio, en kiu la nedependa variablo kaj la dependa variablo estas kompleksaj nombroj. Pli detale, kompleksa funkcio estas funkcio difinita sur subaro de kompleksa ebeno kun kompleksaj valoroj.

Por kompleksa funkcio, ambaŭ la nedependa variablo kaj la dependa variablo povas esti apartigitaj enen de reela kaj imaginara partoj:

kaj
,
kie

La komponantoj de la funkcio,

kaj
,

povas esti interpretita kiel reel-valoraj funkcioj de la du reelaj variabloj kaj .

La pluigo de reelaj funkcioj (eksponentaj funkcioj, logaritmoj, trigonometriaj funkcioj) al la kompleksa domajno estas ofte uzata kiel enkonduko al kompleksa analitiko.

Holomorfaj funkcioj

[redakti | redakti fonton]

Holomorfa funkcio estas komplekse diferencialebla kompleksa funkcio difinita sur malfermita subaro de kompleksa ebeno. Alivorte, ĉe ĉiuj punktoj la kompleksa limeso

konverĝas. Kompleksa diferencialebleco havas multajn pli fortajn konsekvencojn ol reela diferencialebleco. Ekzemple, holomorfaj funkcioj estas malfinie diferencialeblaj, kvankam reela diferencialeblaj funkcioj povas esti aŭ ne esti malfinie diferencialeblaj. Plej elementaj funkcioj, inkluzivanta la eksponentan funkcion, la trigonometriajn funkciojn, kaj ĉiujn polinomajn funkciojn, estas holomorfaj.

Ĉefaj rezultoj

[redakti | redakti fonton]

Centra ilo en kompleksa analitiko estas la voja integralo. La plej baza rezulto estas la Koŝia integrala teoremo: Se estas simple koneksa, estas fermita vojo, kaj estas holomorpfa funkcio, tiam

Oni povas komputi la valorojn de holomorfa funkcio ene de disko per certa voja integralo sur la diska rando (Koŝia integrala formulo).


Liouville-a teoremo implicas ke barita funkcio holomorfa en la tuta kompleksa ebeno devas esti konstanto. Ĉi tiu teoremo provizas naturan kaj mallongan pruvo de la fundamenta teoremo de algebro; kampo de kompleksaj nombroj estas algebre fermita.

Grava propraĵo de holomorfaj funkcioj estas ke se holomorfa funkcio estas difinita sur simple koneksa domajno tiam ĝiaj valoroj estas plene difinitaj per ĝiaj valoroj sur ĉiu pli malgranda subdomajno. Oni diras ke la funkcio sur la pli granda domajno estas analitike daŭrigita de ĝiaj valoroj sur la pli malgranda domajno. Ĉi tiu permesas la vastigaĵo de la difino de funkcioj kiel la Rimana ζ funkcio kiuj estas komence difinitaj per malfiniaj sumoj konverĝintaj nur sur malgrandaj domajnoj al preskaŭ la tuta kompleksa ebeno. Iam, ekzemple la natura logaritmo, ne eblas analitike daŭrigi holomorfan funkcion al ne-simple koneksa domajno en la kompleksa ebeno sed eblas etendi ĝin al holomorfa funkcio sur proksime rilatantan surfacon sciatan kiel Rimana surfaco.

Estas ankaŭ tre riĉa teorio de kompleksa analitiko en pli ol unu kompleksa dimensio kie oni ankoraŭ havas la analitikaj propraĵoj kiel potencoseria presento, sed multaj de la geometriaj propraĵoj de holomorfaj funkcioj en unu kompleksa dimensio ne veras, aŭ estas multe pli komplika. Ekzemple la Rimana bildiga teoremo, eble la plej grava teoremo en unu-dimensia teorio, ne veras. Sed oni ne nur perdas, oni ankaŭ gajnas ekzemple la teoremo de Hartogs, ke ĉiu holomorfa funkcio en pli ol unu dimensio analitike daŭras tra kompakta subaro.


Kompleksa analitiko estas unu de la klasikaj branĉoj de matematiko kun ĝiaj radikoj en la 19-a jarcento kaj fino de la 18-a jarcento. Gravaj nomoj estas Euler (Eŭlero), Gauss (Gaŭso), Riemann (Rimano), Cauchy (Koŝio), Weierstrass, kaj multaj aliaj en la 20-a jarcento. Tradicie, kompleksa analitiko, aparte la teorio de konformaj bildigoj, havas multajn aplikojn en inĝenierarto, kaj ĝi ankaŭ havas vastajn aplikojn en analitika nombroteorio. Lastatempe, ĝi fariĝis tre populara helpe de kompleksa dinamiko kaj la fraktalaj produktitaj per ripetantaj holomorfaj funkcioj, el kiuj la plej populara estas la Aro de Mandelbrot. Alia grava apliko de kompleksa analitiko estas en kordoteorio studante konformaj invariantoj en kvantuma kampa teorio.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]