Saltu al enhavo

Kristiano (Saksio-Weißenfels)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kristiano de Saksio-Weißenfels
4-a duko de Saksio-Weißenfels
Antaŭulo Johano Georgo
Sekvanto Johano Adolfo la 2-a
Ceteraj titoloj princo de Saksio-Querfurt
Persona informo
Christian von Sachsen-Weißenfels
Naskiĝo 23-an de februaro 1682 (1682-02-23)
en Weißenfels
Morto 18-an de junio 1736 (1736-06-18) (54-jaraĝa)
en Sangerhausen
Tombo Kastelo Neu-Augustusburg Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio protestantismo vd
Familio
Dinastio Albertidoj, branĉo de la dinastio Wettin vd
Patro Johano Adolfo la 1-a de Saksio-Weißenfels Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Johana Magdalena de Saksio-Altenburg Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Sophie de Saksio-Weißenfels, Magdalene Sibylle de Saksio-Weißenfels, Johano Georgo de Saksio-Weißenfels kaj Johano Adolfo la 2-a de Saksio-Weißenfels Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Louise Christine de Stolberg-Stolberg-Ortenberg (1712–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aristokrato Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Duko Christian de Saksio-Weißenfels (* 23-an de februaro 1682 en Weißenfels; † 28-an de junio 1736 en Sangerhausen) estis la kvara duko de la elektoprinca princlando Saksio-Weißenfels same kiel princo de Saksio-Querfurt kaj devenis de flankbranĉo de la albertidaj Wettinanoj.

„Was mir behagt, ist nur die muntre Jagd“ - la pasia ĉasisto Christian de Saksio-Weißenfels

[redakti | redakti fonton]

Precipe duko Christian estis mania ĉasisto en la arbaroj ĉirkaŭ Weißenfels, Pölsfeld kaj kastelo Neuenburg ĉe Freyburg. Por ĉi tiuj nobelaraj eventoj li devigis la kamparanojn de la tuta ĉirkaŭaĵo al kromaj servutadoj.

Okaze de lia 31-a naskiĝdatreveno en 1713 Johann Sebastian Bach komponis por la duko la faman ĉaskantaton „Was mir behagt, ist nur die muntre Jagd“ (BWV 208) kiel solenan manĝomuzikon de pastorala karaktero, kiu eksonis la vesperon post vasta ĉasevento de la princo en la ĉasbieno ĉe la Nikolai-strato.

La libreto de la kantato ties verkisto Salomon Franck mencias Christian entute kvar fojojn kaj egaligas lin kun la paŝtista dio Pajno kaj alte laŭdas liajn kvalitojn kiel reganto laŭ la tiutempa kutimo. Ĝi prezentas la ĉasadon kiel dian virton kaj per tio kiel privilegion konvenan al princoj.

Verŝajne Bach verkis la komponaĵon kiel mendo de sia tiama dunginto Vilhelmo Ernesto de Saksio-Vajmaro kiel ties donaco por Christian.

Plua naskiĝtaga kantato por duko Christian sekvis per la tiel nomata Paŝtistokantato BWV 249a. Por Bach la mendoj estis profitiga en tio, ke li per ili ricevis la titolon de "princa kortega kapelmajstro".

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • 300 Jahre Schloss Neu-Augustusburg, 1660–1694 – Residenz der Herzöge von Sachsen-Weißenfels: Festschrift. Weißenfels, 1994
  • Gerhardt, Friedrich, Schloss und Schlosskirche zu Weißenfels, Weißenfels, 1898
  • Johann Christoph von Dreyhaupt: Beschreibung des ... Saal-Creyses, insonderheit der Städte Halle. Halle, 1749/1751 (d.i. "Dreyhaupt-Chronik")

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]