Saltu al enhavo

Lucius Flavius Arrianus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Λούσιος Φλάβιος Αρριανός
(86-160)
"Anabazo de Aleksandro", verko lanĉita en 1575
"Anabazo de Aleksandro", verko lanĉita en 1575
Persona informo
Lucius Flavius Arrianus
Naskiĝo 86
en Nikomedio, Bitinio, Anatolio, nune İzmit, Provinco Kocaeli, Turkio
Morto 160
en Ateno, Grekio
Etno grekoj vd
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Roma regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo historiisto
militisto
filozofo
politikisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Discourses of Epictetus vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aĥiano estis greka ŝtatestro, historiisto, milita komandanto kaj filozofo. Li estis konata pro sia zorgema esplorado kaj sia kapablo sintezi malsimilajn fontojn en koheran rakonton. Li ankaŭ havis fervoran intereson en armeaj strategio kaj taktikoj, kio estas evidenta en liaj priskriboj pri la kampanjoj de Aleksandro. La heredaĵo de Aĥiano kiel historiisto kaj filozofo supervivis ĝis la nuntempo. Liaj verkoj estis vaste tradukitaj kaj studitaj, kaj lia influo povas esti vidita en la verkadoj de pli postaj historiistoj kaj filozofoj, inkluzive de Plutarko kaj Marcus Aurelius.

Frua Vivo[redakti | redakti fonton]

Tiel kiel okazas kun aliaj verkistoj el lia epoko, multe de la frua vivo de Aĥiano estas kontribuado de la konjekto. Oni scias ke lia familio estis konsiderita riĉa kaj lia patro estis romia civitano, kvankam estas nekonate kiam kaj el kiu li ricevis sian civitanecon.

"Armea taktiko", verko de Lucius Flavius Aĥiano publikigita en 1683

Kiam juna, Aĥiano estis nomumita kiel pastro en Demetra kaj Kore. Kiel la plej multo el la junuloj, riĉaj knaboj en tiu tempo, li ricevis tipan edukon, studante literaturon kaj retorikon. En 108 p.K. li vojaĝis al Nikopolo, ĉefurbo de la romia provinco Epiro, por studi kun la stoika filozofo Epikteto (ĉ. 50 - ĉ. 130 p.K.).

Unu el liaj kunstudantoj kaj longatempa amiko estis la estonta imperiestro Hadriano (76-138 p.K.). Aĥiano pli malfrue publikigis siajn notojn pri la lecionoj de Epikteto en du verkoj: "Enchiridion" kaj "Paroladoj". Kiel multaj el la libroj kaj eseoj de Aĥiano, tiuj verkoj pluvivis en la Mezepokon kaj funkciis kiel gvidilo por la monaĥa vivo. Kun la lecionoj kiujn li ricevis el Epikteto, Aĥiano kompletigis siajn studojn en 112 p.K. kaj eniris politikan karieron.

Politika Kariero[redakti | redakti fonton]

Kiel multe el lia frua vivo, tiel la kariero de Aĥiano post lernado ĉe Epikteto ĝis li iĝis konsulo estas plejparte konjekto. Tamen, liaj tagoj en politiko kaj rapida ascendo tra la "cursus honorum" venis kiel rezulto el lia proksima amikeco kun la imperiestroj Trajano (98-117 p.K.) kaj Hadriano.

Antaŭ funkcii kiel "consul suffectus"[1] kun viro nur konata kiel Severus (129/130 p.K.), evidentaĵo indikas ke li eble funkciis kiel kvestoro en la aĝo de 25 kaj edilo ĉe 27. Aliaj fontoj indikas ke li estis pretoro kaj guberniestro de Andaluzio, hispana provinco, ĉirkaŭ 125 p.K.

Referencoj en unu el liaj verkoj, "Cynegeticus", same kiel liaj agoj kiel guberniestro de Kapadokio, indikas la verŝajnecon de armea kariero; li eble funkciis kiel kavalerioficiro ĉe la Danuba limo. Ekzistas sufiĉa evidenteco por montri ke li estis membro de la privata konsilio el la romia senatano kaj guberniestro de Grekio Gaius Avidius Ingranius en Delfo kaj helpis en la juĝado de limdisputo.

Post lia mandato kiel konsulo, li estis nomumita fare de imperiestro Hadriano kiel guberniestro/legato de la norda Malgrandazia provinco de Kapadokio, servante ekde 131 ĝis 137 p.K.

Li estis nur la dua greko iam nomumita guberniestro de romia provinco. Kiel guberniestro, li ricevis ordonrajton pri du romiaj legioj - indiko ke li eble havis iun armean sperton.

Tiu kapablo estis metita al testo kiam li malhelpis batalon kun la Alanoj, tribo el la Mezazia regiono en Kazaĥio, kies agoj minacis kaj romiajn kaj partajn provincojn.

Lia provo invadi Kapadokion en 133 p.K. estis frustrita sen verŝado de sangoguto. Aĥiano poste skribis pri sia konflikto kun la Alanoj en sia "Ektaxis kata Alanon" ("Batalformado kontraŭ la alanoj").

En tiu verko, li ofertis konsilojn al aliaj romiaj komandantoj pri metodoj esencaj en batalado kontraŭ nomadoj. Li skribis duan libron, parte perditan, ĉirkaŭ 136/7 p.K. pri armeaj taktikoj, "Ars tactica". Ĝi diskutas la armean organizon de la makedonaj kaj helenismaj armeoj same kiel la nunajn romiajn kavaleriajn ekzercojn.

Frue en lia rolo kiel guberniestro, li faris ampleksan turneon en la nordo laŭlonge de la marbordoj de la [[[Nigra Maro]], inspektante la armeajn garnizonojn de la areo.

Post revenado al sia ĉefurbo, li ordonis ke nova kanalo estu fosita ĉirkaŭ la civila setlejo ekster la fortikaĵo, protektante la havenon.

Skribinte laŭ la formo de serio de leteroj al imperiestro Hadriano, Aĥiano parolis pri siaj maltrovoj en 25 libroj titolitaj "Periplus Ponti Euxini". La leteroj estis skribitaj en la latina anstataŭ lia kutime atika greka.

En 137 p.K., Aĥiano retiriĝis al la urbo de Ateno. Neniam konsiderante sin roma, ĉiam greka, li akiris atenan civitanecon kaj estis induktita en la Eleusinian Misterojn, kulton centranta sur la grekaj diinoj Demetra kaj Persefono.

Poste, li aktivis kiel la arĥonto (145/6 p.K.) aŭ ĉefa magistrato de la urbo. Tio estis lia lasta projekto en politiko. Estas malmulte da informoj pri lia morto.

Post sia tempo kiel magistrato en Ateno, lia politika kariero venis al fino kaj li ŝajne malaperis. Ekzistas iu indiko ke li mortis ĉirkaŭ 160 p.K., sed tio ne povas esti kontrolita.[2]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Consul suffectus" estas konsulo kiu anstataŭas ordinaran konsulon ("consul ordinarius") okaze de morto de ĉi lasta.
  2. World History Encyclopedia