Saltu al enhavo

Ludwig von Jordan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludwig von Jordan
Persona informo
Naskiĝo 15-an de majo 1849 (1849-05-15)
en Pawlau (ekde 1946 pole Pawłów) apud Ratibor, prusa Silezio (ekde 1946 Racibórz)
Morto 15-an de decembro 1941 (1941-12-15) (92-jaraĝa)
en Vajmaro
Tombo Main cemetery Weimar (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ludwig Heinrich Ernst Erdmann von JORDAN (naskiĝinta la 15-an de majo 1849 en Pawlau (ekde 1946 pole Pawłów) apud Ratibor, prusa Silezio (ekde 1946 Racibórz)[1], mortinta la 15-an de decembro 1941 en Vajmaro[2]) estis germana pentristo, ilustristo, verkisto kaj oficiro.

Estante filo de prusa subkolonelo li ĝis la 1880-a jaro mem faris karieron oficiran. Komenco de la soldatservo estis en 1868.[3] De 1881 kaj 1884 l studis ĉe la Artakademio de Dresdeno, i.a. ĉe Paul Mohn kaj Friedrich Preller la Juna. De 1886 ĝis 1892 sekvis studo je la Artolernejo vajmara ĉe Max Thedy[4] kaj Theodor Hagen; sekve Jordan ekloĝis en Vajmaro. Unu lia domicilo estis je la strato Kurthstraße 8.[5] En 1893 kaj 1896 li partoprenis ĉe la Granda Berlina Artekspozicio estante membro de Regna ligo de vidaj artistoj kaj de Turingia eksponista ligo de vidaj artistoj[6] Jordan takseblas do reprezentanto de la t.n. Vajmara Skolo. Oftege kreis Jordan pejzaĝbildojn laŭ impresionisma stilo kaj portretojn.[7]

Jordan en 1903 li prenis en sinorientiĝkvereloj de vajmaraj artistoj la partion de Harry Graf Kessler.[8] Jordan prezidantis ĉe la Tagoj de Bayreuth] de la Societaro de Germanaj artostudentoj.[9] Jordan apartenis al la rondoj de Max Slevogt.[10]

Tombo lia troviĝas sur la Historia tombejo vajmara.[11]

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Am Wittgenstein, 1908
  • Kanal in flacher Landschaft, 1899

Skribaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Heinrich von Jordan, Erinnerungsblätter und Briefe eines jungen Freiheitskämpfers aus den Jahren 1813 und 1814. Eldonis kaj komentis Ludwig von Jordan, Berlin 1914.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jordan, Ludwig von. In: Hans Vollmer (eld.): Allgemeines Lexikon der Bildenden Künstler von der Antike bis zur Gegenwart. Volumo 19: Ingouville–Kauffungen. E. A. Seemann, Leipzig 1926, p. 160. [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]