El Vikipedio, la libera enciklopedio
![](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/77/Foto_aerea_del_Museo_Naturalistico_del_Territorio_%E2%80%9CGiovanni_Pusceddu%E2%80%9D.jpg/180px-Foto_aerea_del_Museo_Naturalistico_del_Territorio_%E2%80%9CGiovanni_Pusceddu%E2%80%9D.jpg)
la naturalisma muzeo teritoria el birda perspektivo
Lunamatrona - jen itale, sarde Lunamatròna - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la a��tonoma regiono Sardio, situas en la suda parto de la insulo kaj ekde aprilo 2021 estas parto de la refondita administra unuo provinco Mez-Kampidano (itale Medio Campidano, sarde Campidanu de Mesu). Antaŭe ĝi kvin jarojn estis parto de la provinco Sud-Sardio kaj antaŭ 2016 apartenis al la tiam malfondita sama provinco Mez-Kampidano. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 1 618 loĝantoj sur areo de 20,59 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 79 loĝantoj/km². Najbaraj komunumoj estas Collinas, Pauli Arbarei, Sanluri, Siddi, Villamar kaj Villanovaforru.
Kristana patrono de la komunumo estas la sankta Johano la Baptisto, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.