El Vikipedio, la libera enciklopedio
PRG La ministraro unua de Jean-Marc Ayrault estas:
Ĝi ekoficis la 16-an de majo 2012 kaj estis la unua franca ministraro, en kiu viroj kaj virinoj estis reprezentitaj samnombre: po 17. Ĝi konsistis el 30 ministroj el la socialista partio (PS), 2 ministroj el la Maldekstra Radikala Partio (Parti radical de gauche, PRG) kaj 2 ministroj de la Verduloj (Les Verts).
Laŭ la franca politika tradicio Jean-Marc Ayrault demisiis post la parlamentaj balotoj la 18-an de junio 2012 ĉe prezidento Hollande, kiu tuj denove nomumis ĉefministron kaj taskigis per formado de nova registaro, la dua registaro de Jean-Marc Ayrault, kiu preskaŭ identis kun la unua registaro.
- Ministro pri eksterlando: s-ro Laurent Fabius, PS
- Ministro pri nacia edukado: s-ro Vincent Peillon, PS
- Ministro pri justico: s-ino Christiane Taubira, PRG
- Ministro pri ekonomio, financo kaj ekstera komerco: s-ro Pierre Moscovici, PS
- Ministro pri socialaj aferoj kaj sano: s-ino Marisol Touraine, PS
- Ministro pri teritoria egaleco kaj loĝado: s-ino Cécile Duflot, LV
- Ministro pri enlando: s-ro Manuel Valls, PS
- Ministro pri ekologio, daŭripova evoluigo kaj energio: s-ino Nicole Bricq, PS
- Ministro pri produktada rektifo: s-ro Arnaud Montebourg, PS
- Ministro pri laboro, dungado, profesia formado kaj sociala dialogo: s-ro Michel Sapin, PS
- Ministro pri defendo: s-ro Jean-Yves Le Drian, PS
- Ministro pri kulturo kaj komunikado: s-ino Aurélie Filippetti, PS
- Ministro pri supera instruado kaj esploro: s-ino Geneviève Fioraso, PS
- Ministro pri virinaj rajtoj, ministrara parolisto: s-ino Najat Vallaud-Belkacem, PS
- Ministro pri agrokulturo kaj agronutra sektoro: s-ro Stéphane Le Foll, PS
- Ministro pri ŝtata reformo, malcentralizo kaj publika oficistaro: s-ino Marylise Lebranchu, PS
- Ministro pri transmaraj teritorioj: s-ro Victorin Lurel, PS
- Ministro pri sporto, junularo, popola edukado kaj asocia vivo: s-ino Valérie Fourneyron, PS
- Ĉe la ĉefministro:
- Ĉe la ministro pri eksterlando:
- Ĉe la ministro pri nacia edukado:
- Ĉe la ministro pri justico:
- Ĉe la ministro pri ekonomio, financo kaj ekstera komerco:
- Ĉe la ministro pri socialaj aferoj kaj sano:
- Ĉe la ministro pri teritoria egaleco kaj loĝado:
- Ĉe la ministro pri ekologio, daŭripova evoluigo kaj energio:
- Ĉe la ministro pri produktada rektifo:
- Subministro pri metiistaro, komerco kaj turismo: s-ino Sylvia Pinel, PRG
- Subministro pri malgrandaj kaj mezgrandaj firmaoj, novfarado kaj numerika ekonomio: s-ino Fleur Pellerin, PS
- Ĉe la ministro pri defendo:
- Subministro pri eksmilitistaro: s-ro Kader Arif, PS