En cifereca analitiko, polinomo de Lagrange, nomita pro Joseph-Louis de Lagrange, estas la interpolapolinomo por donita aro da datumaj punktoj en la formo de Lagrange. Ĝi estis unue esplorita de Edward Waring en 1779, kaj poste reesplorita de Leonhard Euler en 1783 antaŭ, ke Lagrange eldonis ĝin en 1795.
Pro tio, ke estas nur unu interpola polinomo por donita aro da datumaj punktoj, estas iom iluzie voki la polinomon kiel interpola polinomo de Lagrange. La pli preciza nomo estas interpola polinomo en la formo de Lagrange.
Solvado de interpola problemo kondukas al problemo en lineara algebro, kiun oni devas solvi per matrica algebro. Per uzo de norma unuterma bazo por la interpola polinomo, oni prenas la tre komplikan matricon de Vandermonde. Per elekto de la alia bazo, la bazo de Lagrange, oni prenas la multe pli simplan identan matricon, kio fakte signifas, ke uzo de la matrica algebro tute ne bezonatas.
La formo de Lagrange de la interpola polinomo montras la linearecon de polinoma interpolo kaj la unikeco de la interpola polinomo. Pro tio, ĝi estas preferata en pruvoj kaj teoriaj rezonadoj. Sed, kiel povas vidiĝi de la konstruado, ĉiufoje se iu vertico xk ŝanĝiĝas, ĉiuj polinomoj de la bazo de Lagrange devas esti rekalkulitaj. Pli bona formo de la interpola polinomo por praktikaj aŭ komputaj celoj estas la neŭtona polinomo. Uzo de nestitaj multiplikoj (skemo de Horner) gvidas al la sama ideo.
Interpola polinomo je egale spacitaj punktoj, kiel en la ekzemplo pli supre, estas oscilanta pli supre kaj pli sube de la vera funkcio. Ĉi tiu oscilado estas malpliigita per elektanto de la interpolaj punktoj je verticoj de Ĉebiŝev.