Saltu al enhavo

Rebecca De Mornay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rebecca De Mornay
Persona informo
Rebecca De Mornay
Naskonomo Rebecca Jane Pearch
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1959 (1959-08-29) (64-jaraĝa)
en Santa Rosa
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Lee Strasberg Theatre and Film Institute (en) Traduki
Summerhill Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Wally George (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Julie Eager (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Jonathan De Mornay (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Bruce Wagner (en) Traduki (1986–1990) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Bruce Wagner (en) Traduki
Leonard Cohen
Tom Cruise (1983–1985)
Patrick O'Neal (en) Traduki (1995–2002) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo filmaktoro
teatra aktoro
televida aktoro
aktoro
filmproduktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Kina aktorado kaj kinfarado Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1981– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rebecca Jane Pearch (Santa Rosa (Kalifornio); 29a de aŭgusto 1959), konata kiel Rebecca De Mornay, estas usona aktorino de kino kaj televido. Ŝi estas populare konata pro sia ludado en horofilmoj The Hand That Rocks the Cradle (La mano kiu lulas la lulilon) kaj Mother's Day (Patrina tago).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Usondevena, ŝi edukiĝis en Eŭropo, kaj poste ekstudis aktoradon en la Instituto Lee Strasberg, en Los-Anĝeleso, kaj metilernis en la studoj de Francis Ford Coppola. Ŝi aktorinis en la filmo de 1983 Risky Business, protagonistigita de juna kaj tiam preskaŭ nekonata Tom Cruise, kiu ege sukcesis en biletvendado. Ŝi tie ludis la rolon de juna prostituino kiu muntas sian negocon en la domo de Cruise, dum liaj gepatroj forestas.​

En la sekvaj jaroj ŝi partoprenis en filmoj kun Jon Voight en Runaway Train, kaj kun Kurt Russell en Backdraft. Kun la franca reĝisoro Roger Vadim refilmis Et Dieu... créa la femme (Kaj Dio… kreis la virinon, 1956), filmo kiu iam famiĝis Brigitte Bardot.

Ŝia sekva laboro estis la trilero The Hand That Rocks the Cradle (La mano kiu lulas la lulilon), en kiu ŝi ludas la rolon de revenĝema infanvartistino kiu havas fidon de la patrino de la vartata bebo, kaj poste agadas neatendite. La sukceso de tiu filmo metis ŝin en roloj de "maliculino" aŭ ambiguulino. Tiukadre ŝi ludis la misteran rolon de Milady en The Three Musketeers (1993) kaj erotikan trileron Never Talk to Strangers kun Antonio Banderas.

Ŝi ludis ankaŭ en televido kaj teatro.

Ŝi edziniĝis dufoje. Unue por mallonge. Due kun Patrick O'Neal, filo de la aktoro Ryan O'Neal, kun kiu ŝi havas du filojn: Sofia (1997) kaj Veronica (2001). Ŝi divorcis en 2002. Ŝi havis ankaŭ rilaton kun la kantisto Leonard Cohen.​

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1982 One from the Heart, Understudy
  • 1983 Risky Business, Lana
  • 1983 Testament, Cathy Pitkin
  • 1985 The Slugger's Wife, Debby Palmer
  • 1985 Runaway Train, Sara
  • 1985 The Trip to Bountiful, Thelma
  • 1987 Beauty and the Beast, Beauty
  • 1988 Feds, Elizabeth "Ellie" DeWitt
  • 1988 And God Created Woman, Robin Shea Moran
  • 1989 Dealers, Anna Schuman
  • 1990 By Dawn's Early Light, Captain Moreau, USAF
  • 1991 Backdraft, Helen McCaffrey
  • 1992 The Hand That Rocks the Cradle, Mrs. Mott / Peyton Flanders
  • 1993 Guilty as Sin, Jennifer Haines
  • 1993 The Three Musketeers, Milady de Winter
  • 1995 Never Talk to Strangers, Dr. Sarah Taylor
  • 1996 The Winner, Louise
  • 1999 Thick as Thieves, Det. Louise Petrone
  • 1999 A Table for One, Ruth Draper
  • 2000 The Right Temptation, Derian McCall
  • 2003 Identity, Caroline Suzanne
  • 2004 Raise Your Voice, Aunt Nina
  • 2005 Lords of Dogtown, Philaine
  • 2005 Wedding Crashers, Mrs. Kroeger
  • 2007 American Venus, Celia Lane
  • 2007 Music Within, Mrs. Pimental
  • 2010 Flipped, Patsy Loski
  • 2010 Mother's Day, Natalie "Mother" Koffin
  • 2011 A Fonder Heart, Dr. Bach
  • 2011 Apartment 1303 3D, Maddie Slate
  • 2012 American Reunion, Rachel Finch
  • 2015 Collar, Mayor Ramona 'Nomi' Billingsley
  • 2016 I Am Wrath, Vivian Hill
  • 2018 Periphery, Vi Warner
  • 2020 She Ball, Aggie
  • 2024 Peter Five Eight, Brenda

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (Januaro–Februaro 1986) “The Key to Rebecca”, Saturday Review 12 (1), p. 30–34. 
  • Tykus, Michael J.. (2000) “Rebecca de Mornay”, Contemporary Theatre, Film, and Television 29. Gale Research Co.. ISBN 978-0-7876-3188-8.
  • Dictionary of Pseudonyms: 13,000 Assumed Names and Their Origins.
  • The Post-Feminist Hollywood Actress: biographies and filmographies of stars born after 1939.
  • World Guide to Film Stars.
  • The International Who's Who of Women 2002.
  • Contemporary Theatre, Film and Television: A Biographical Guide.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]