Regionoj de Brazilo
Etoso
Mapo indikanta la brazilajn subŝtatojn kaj regionojn per iliaj esperantigitaj nomoj.
La subŝtatoj de Brazilo grupiĝas laŭ kvin regionoj. Detalojn pri la distribuo bildigas la mapo dekstre.
- Helverde bildiĝas la norda regiono de Brazilo,
- helblue la nordorienta regiono de Brazilo,
- flave la centro-okcidenta regiono de Brazilo,
- ruĝe la sudorienta regiono de Brazilo kaj
- oranĝkolore la suda regiono de Brazilo.