Saltu al enhavo

Rudolf Geyer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rudolf Eugen GEYER (naskiĝinta la 28-an de junio 1861 en Vieno, mortinta la 15-an de septembro 1929 samloke) estis aŭstra orientalisto.

De 1879 studis li klasikan filologion kaj hindologion; tiam la ŝemidologo David Heinrich Müller sukcese varbis lin interesiĝi pri la ŝemida lingvaro. Finfine Geyer elektis kiel ĉefan fokuson la araban kaj doktoriĝis en 1884.

Post deĵoro ĉe la Kortega Biblioteko li fariĝis en 1900 privata docento ĉe la universitato de Vieno pri arabaj lingvo kaj literaturo. Eksterorda profesoreco sekvis en 1906 antaŭ ol posteuli Müller mem en 1915: Geyer iĝis orda profesoro pri ŝemidologio kaj estro de la Orientala Instituto.

Geyer esploradis pri: Muʿallaqāt, arabaj poemoj el la tempo antaŭislama; la vortrezoro de malnovaj nordarabaj dialekto; la frazeologio de la poetoj inter la beduenoj.

Geyer ankaŭ membris ĉe la profesora klubo Bärenhöhle, kiu intencis malhelpi universitatajn karierojn de judoj.[1] Tombo lia troviĝas sur la tombejo de Döbling.[2]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • "Rudolf Geyer" - ĉe: Österreichisches Biographisches Lexikon 1815–1950 (ÖBL), volumo 1, Verlag der Österreichischen Akademie der Wissenschaften, Wien 1957, p. 434-435
  • Wolfdieter Bihl: Orientalistik an der Universität Wien. Forschungen zwischen Maghreb und Ost- und Südasien. Die Professoren und Dozenten. Böhlau, Wien 2009, p. 70

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. GeschichteWikiWien
  2. tombserĉada maŝino viena