Stela jaro
Etoso
![](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7e/Terra-a%C3%B1o-sidereo-ES.png/220px-Terra-a%C3%B1o-sidereo-ES.png)
Stela jaro estas tempo dum kiu la Suno, kiam observata de la Tero, faras kompletan vojturnon en la ĉiela sfero de iu fiksita stelo kaj revenas al la sama stelo; alivorte temas pri du sinsekvaj pasadoj de la Tero tra sama punkto de sia orbito, tenante kiel referenco steloj. Tiu koncepto estas ĝenerale uzata de la astronomoj; kaj ties daŭro estas proksimume de 366,256 stelaj tagoj. Tio egalas al 365,2563631 averaĝaj teraj diurnoj (nome 365 tagoj, 6 horoj, 9 minutoj kaj 9,7632 sekundoj), tio estas, 31558149,76 s.