The Little Match Seller
Etoso
The Little Match Seller | |
---|---|
La filmo The Little Match Seller | |
mallonga filmo | |
Originala titolo | The Little Match Seller |
Originala lingvo | sen valoro |
Kina aperdato | 1902 |
Ĝenro | filma dramo, muta filmo |
Kameraado | James Williamson |
Reĝisoro(j) | James Williamson |
IMDb | |
The Little Match Seller (La alumetvendistineto) estas britia mallonga muta filmo el la jaro 1902 reĝisorita de James Williamson, rakontanta fabelon de Hans Christian Andersen pri vivo kaj tragika morto de knabino kun alumetoj.
Resumo
[redakti | redakti fonton]Estas vintro, lasta tago de la jaro. Knabino strebas vendi al preterpasantoj surstrate alumetojn, sed neniu volas aĉeti ilin de ŝi. Ŝi sidiĝas, frotas alumeton kaj vidas bildon de kameno kun fajro. Ŝi frotas duafoje kaj vidas plenan preparitan tablon kun manĝaĵo. Ŝi frotas triafoje kaj vidas belan kristnaskan arbon. Ŝi frotas kvarafoje kaj vidas sian mortintan avinon. Tuj poste la knabino mortas kaj anĝelo kunportas ŝian spiriton en la ĉielon. Ŝian korpon trovas preteriranta policano.