Saltu al enhavo

Villabasta de Valdavia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villabasta de Valdavia
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34475
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 33  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 34′ N, 4° 36′ U (mapo)42.560833333333-4.6025Koordinatoj: 42° 34′ N, 4° 36′ U (mapo) [+]
Alto 920 m [+]
Areo 11 km² (1 100 ha) [+]
Villabasta de Valdavia (Provinco Palencio)
Villabasta de Valdavia (Provinco Palencio)
DEC
Situo de Villabasta de Valdavia
Villabasta de Valdavia (Hispanio)
Villabasta de Valdavia (Hispanio)
DEC
Situo de Villabasta de Valdavia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villabasta de Valdavia [+]
vdr

Villabasta de Valdavia [biljaBASta debalDAbja] estas municipo en la centronordo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles kaj pli precize al la subkomarko Vega-Valdavia.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 11,19 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 32 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 140 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 73 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun municipoj Valles de Valdavia, Arenillas de San Pelayo, Villaeles de Valdavia, Arenillas de San Pelayo, Valenoso, Vega de Doña Olimpa kaj Villamelendro de Valdavia. Ĝi estas ĉe la sektoro de la Jakoba Vojo kiu ligis San Vicente de la Barquera kun Carrión de los Condes laŭ la Reĝa Vojo de la Valdavia.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. En 1350 kaj 1366 estas mencioj de Villabasta kiel posedo de Senjoro Juan Rodríguez de Cisneros, ene de la registro Becerro de las Behetrías de Castilla. Poste prosperis rilate al la transmigra brutobredado kaj en la 16-a kaj 17-a jarcentoj estis diversaj negocoj kaj juraj konfliktoj.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo kaj la ermitejo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]