El Vikipedio, la libera enciklopedio
|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Zelená Hora
|
Zelená Hora (ankaŭ Kopčany, germane Grunberg) estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Vyškov en Sudmoravia regiono sur montarpiedo de Drahana montetaro 8 km nordokcidente de la distrikta urbo Vyškov kaj 1 km norde de enfalanta vilaĝo Pustiměř. Vivas ĉi tie 327 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Radslavice, Armea spaco Březina kaj Pustiměř.
Antaŭ la fondo de la municipo proksime troviĝi malnova slava remparburgo, hodiaŭ nomata kiel Remparburgo Zelená Hora aŭ Remparburgo Radslavice. La municipo estis fondita kiel dominikala domaro en la jaro 1763 sur senarbeja arbara grundo apartenanta al senjorujo Vyškov. La unua skribmencio pri ventomuelejo proksime de la municipo estas el la jaro 1837.
Dum la Dua Mondmilito en la jaro 1941 la municipo estis perforte forloĝigita pro la tn. "Vyškova pafekzercejo", sed post fino de la Dua Mondmilito en la jaro 1945 ĝi estis denove enloĝigita.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 322 |
---|
1880 | 420 |
---|
1890 | 443 |
---|
1900 | 451 |
---|
1910 | 541 |
---|
1921 | 526 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 480 |
---|
1950 | 259 |
---|
1961 | 300 |
---|
1970 | 279 |
---|
1980 | 265 |
---|
1991 | 231 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 219 |
---|
2011 | 240 |
---|
2014 | 268 |
---|
2016 | 274 |
---|
2017 | 282 |
---|
2018 | 289 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 290 |
---|
2020 | 299 |
---|
2021 | 297 |
---|
2022 | 309 |
---|
2023 | 319 |
---|
2024 | 327 |
---|
- Du pereintaj ventomuelejoj Zelená Hora I. kaj II.
- Grejsa kruco en vilaĝplaco (1869)
- Statuo de sankta Venceslao 1926
- Monumento al forloĝigo de la municipo
- Monumento al fino de la milito – ŝtono kun jaro
- Sonorilejo
- Gisfera kruco (1856)
-
Vilaĝplaco en Zelená Hora
-
Sonorilejo en Zelená Hora
-
Grejsa kruco en Zelená Hora
-
Pereintaj ventomuelejoj (foto: 1940)