19-a jarcento komenciĝis la 1-an de januaro 1801 kaj finiĝis la 31-an de decembro 1900.
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « [parolante] …pri la akumula orientiĝo, domininta en la ĝenerala bildo de la 19-a jarcento. Meze de la 20-a jarcento ĝi cedis lokon al la percepta orientiĝo, kies celo estas senhalte ricevadi, “ensorbadi”, aĉetadi ion novan, vivi kun konstante malfermita pro miro buŝo, se oni povas tiel diri. La percepta orientiĝo kunfandiĝas kun la merkata dum en la 19-a jarcento okazis kunfandiĝo de la akumula kaj ekspluata orientiĝoj. » | — Erich Fromm, La sana socio [1955] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | |
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | |
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « En la 19-a jarcento ŝajnis ke la universala voĉdonrajto solvos ĉiujn problemojn de demokratio. Unu el gvidantoj de ĉartismo О'Connor diris en 1838: “La universala voĉdonrajto tuj ŝanĝus la tutan karakteron de la socio: anstataŭ atentemo, duboj kaj suspektemo venus la frateca amo, reciproka interesiĝo kaj universala fido”. En 1842 li diris: “…ses monatojn post aprobo de la ĉartisma programo ĉiu viro, virino kaj infano en la lando estos bone nutrita, provizita per bonaj loĝejo kaj vestoj”. Ekde tiam ĉiuj grandaj demokratiaj sistemoj starigis universalan voĉdonrajton por la viroj kaj, escepte de Svislando, por la virinoj, sed eĉ en la plej riĉa lando de la mondo 1/3 de la loĝantaro ankoraŭ estis “malbone nutrita, malbone provizita je loĝejo kaj vestoj”, uzante la vortojn de Franklin D. Roosevelt. » | — Erich Fromm, La sana socio [1955] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Vere rimarkindas ke multaj pensantoj, vivintaj en la 19-a jarcento, jam kritike priskribis la socion de la 20-a jarcento longe antaŭ ol komplete riveliĝis simptomoj, kiuj ŝajnas tiom evidentaj hodiaŭ. » | — Erich Fromm, La sana socio [1955] |
|
Elias Canetti[redakti]
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « …la diabloj, kiuj malgraŭ iliaj iamaj nekalkuleblaj nombroj, ne plu aperas en sia tradicia imago… Sed ŝanĝinte la aspekton, ili en eĉ pli grandaj nombroj denove aperis en la mondo en la 19-a jarcento, nun jam forme de mikroboj. Ĉi-foje ili embuskas ne la animon, sed la korpon de la homo. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « La vera drameca reprezentado de la suferoj de Ĥusejn establiĝis kiel regula solenaĵo nur en la unua duono de la deknaŭa jarcento. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|
Henry Kissinger[redakti]
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Ĝis komenco de la 19-a jarcento Ĉinio neniam havis najbaron, kapablan konkuri kun ĝia supereco kaj ĝi eĉ ne povis imagi, ke tia ŝtato povas aperi. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | |
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | |
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | |
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « En la 19-a jarcento ekzistis du modeloj de sistemo de povekvilibro: brita modelo kies ekzemplo estis aliro de Lord Palmerston kaj Benjamin Disraeli, kaj la Bismarck-modelo. La brita aliro konsistis en atendi ĝis aperos rekta minaco al la ekzistanta povekvilibro antaŭ ol sin engaĝi en la afero, tiukaze preskaŭ ĉiam helpante al malpli forta flanko. Aliro de Bismarck konsistis je serĉado de rimedoj por preventi aperon de problemoj per starigado de proksimaj rilatoj kun maksimuma nombro de la flankoj, kreado de interkruciĝantaj sistemoj de unioj kaj uzado de aperanta sekve de tio influo por detenado de pretendoj de la konkurantoj. Kiom ajn strange tio aspektu konsiderante usonan sperton de rilatoj kun Germanio dum la du mondmilitoj, la Bismarck-stilo de traktado de povekvilibro eble plej kongruas al la tradicia usona aliro al internaciaj aferoj. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
Marshall McLuhan[redakti]
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Se la deknaŭa jarcento estis la epoko de redaktora seĝo, do nia jarcento estas la epoko de psikiatra kuŝilo. » | — Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « …kiam en la 90-aj jaroj de la 19-a jarcento la kontorojn inundis la unua ondo de sekretariinoj-tajpistinoj, produktantoj de kraĉujoj ekvidis en tio signon de proksimiĝanta fino. Ili pravis. Sed eĉ pli gravas ke unuformaj vicoj de atentantaj modon sekretariinoj-tajpistinoj ebligis revolucion en la vesta industrio. Tion kion ili surportis, deziris surporti ĉiu kamparana junulino, ja la tajpistino estis populara enkorpigo de entreprenemo kaj lerteco. Ŝi estis diktatoro de stilo. » | — Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964] |
|
José Ortega y Gasset[redakti]
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « …la fama deknaŭa jarcento, ĉe tuta konscio de sia perfekteco — kaj eble pro tiu konscio — estis nedisigebla de pasinteco, kies ŝultrojn ĝi sentis sub si; fakte ĝi vidis en si plenumitan pasintecon. » | — José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj [1930] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Tiuj unuiĝoj, kiuj ĝis nun nomiĝis nacioj, proksimume antaŭ jarcento atingis sian apogeon. Ne eblas ion fari pri ili krom unu afero — superi ilin. » | — José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj [1930] |
|
Aliaj aŭtoroj[redakti]