Jean Baudrillard (1929-2007) estas la fama franca filozofo.
La socio de konsumado [1970][redakti]
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « La socio de konsumado realigas strebon al la aĵoj, sed eĉ pli ĝi bezonas ilian detruadon. “Uzado” de la aĵoj kondukas nur al ilia malrapida formorto. Kreita valoro estas oble pli signifa, se en ĝi estas programita ĝia rapida formorto. Jen kial la detruado restas la ĉefa alternativo al la produktado: la konsumado estas nur intera ĉenero inter ambaŭ. » | — Jean Baudrillard, La socio de konsumado [1970] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | |
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Se oni pelas bezonon je unu loko, tio estas se oni kontentigas ĝin, preninte ĝin laŭvorte tiel kiel ĝi sin montras — kiel bezono de iu objekto, oni faras la saman eraron kiel en la kazo, kiam oni aplikas tradician terapion al organo, en kiu estas lokita simptomo. Ja tuj post kiam ĝi estas forigita en unu loko, ĝi sin lokas en alia. La mondo de la aĵoj kaj bezonoj do similas al disvastiĝinta histerio. Same kiel ĉiuj organoj kaj funkcioj de la korpo dum transformiĝo iĝas giganta paradigmo, kiu rifuzas simptomon, ankaŭ objektoj en konsumado iĝas vasta paradigmo, kie manifestiĝas alia lingvo, kie estas dirata io alia. » | — Jean Baudrillard, La socio de konsumado [1970] |
|
Simulakroj kaj simulaĵoj [1981][redakti]
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Uzi malsimuladon signifas ŝajnigi ke vi ne havas tion, kion vi havas. Simuli signifas ŝajnigi ke vi havas tion, kion vi ne havas. Unu referencas al haveblo, la alia — al manko. » | — Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Jen sinsekvaj fazoj de evoluo de la imago:
— ĝi spegulas fundamentan realon;
— ĝi maskas kaj deformas fundamentan realon;
— ĝi maskas mankon de fundamenta realo;
— ĝi entute havas nenian rilaton al iu ajn realo, estante sia propra simulakro en la pura senco. » | — Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Nenio montros eĉ plej etan aprobon, eĉ plej etan estimon al la reala homo. Fideleco estas direktita al lia similulo, ĉar li mem dekomence jam estas morta. » | — Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Efektive la potenco ekzistas hodiaŭ nur por kaŝi ke ĝi ne plu ekzistas. » | — Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Ne plu ekzistas instanco de la potenco, instanco de la sendinto — la potenco iĝas io, kio cirkulas kaj kies fonto ne plu estas trovebla, ciklo en kiu la dominanta kaj subigita pozicioj interŝanĝas lokojn en senfina retromutacio, kio estas ankaŭ fino de la potenco en ĝia klasika difino. » | — Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Post horizonto de la senco — fascino, kiel rezulto de neŭtraligo kaj implozio de la senco. Post horizonto de la sociala — la amasoj, kiel rezulto de neŭtraligo kaj implozio de la sociala.
La ĉefa afero hodiaŭ estas taksi tiun ĉi duoblan defion — defion al la senco, ĵetitan de la amasoj kaj de ilia silento (kiu tute ne estas pasiva rezistado) — defion al la senco, kiu venas de la amaskomunikiloj kaj de ilia fascino. Ĉiuj provoj, marĝenaj kaj alternativaj, renaskigi iun eron da senco aspektas kompare al tio kiel duarangaj. » | — Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Rezistado de la subjekto hodiaŭ unuflanke estas pli aprezata kaj estas konsiderata kiel pozitiva — same kiel en la politika sfero nur konduto, direktita al liberigo, emancipo, sinesprimo, formiĝo de politika subjekto, estas konsiderata inda kaj subversiva. Tio signifas ignoradon de influo, sama kaj certe oble pli grava, de konduto de la objekto, rifuzon de la pozicio de la subjekto kaj rifuzon de la senco — sed nome tia estas konduto de la amasoj — kiun ni forgesas sub maldigna termino de fremdiĝo kaj pasiveco. » | — Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « …aktuala argumento de la sistemo estas maksimigo de la vorto, maksimigo de produktado de la senco. Do ankaŭ la strategia rezistado — kiel rifuzo de la senco kaj de la vorto — aŭ superkonformisma simulado de mekanismoj mem de la sistemo, ankaŭ prezentanta per si mem formon de rifuzo kaj malakcepto. Tio estas strategio de la amasoj kaj ĝi egalas al redoni al la sistemo ĝian propran logikon pere ĝia duobligo kaj la sencon, kvazaŭ speguliĝon en spegulo — sen absorbi ĝin. Tiu ĉi strategio (se ankoraŭ oni povas paroli pri strategio) dominas ekde nun, ja ĝi sekvas nome el tiu fazo de la sistemo, kiu formiĝis nun.
Erari pri elekto de strategio estas serioza afero. Ĉiuj movadoj, kiuj akcentas sole je liberigo, emancipo, renaskiĝo de la subjekto de la historio, grupoj, vortoj, je konscienco aŭ eĉ je “eltirado de la nekonscia” de la subjektoj kaj de la amasoj, ne vidas ke ili troviĝas en riverujo de la sistemo, kies imperativo hodiaŭ estas ĝuste superproduktado kaj regenerado de la senco kaj de la vorto. » | — Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | |
En la ombro de la silentema plejmulto [1982][redakti]
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Almenaŭ ekde la tempo de la Granda Franca Revolucio, la politiko kaj la sociala prezentiĝas kiel io nedisigebla, kiel konstelacioj-ĝemeloj, iel aŭ tiel troviĝantaj en la altirkampo de la ekonomio. Tiu ĉi ilia proksima interligo manifestiĝas ankaŭ en nia tempo, cetere sufiĉe specife — je samtempeco de ilia subiro.
Unue en la epoko de la Renesanco, kiam ĝi aperas, kiam subite eliras el la sfero de la religia kaj eklezia por anonci sin per la voĉo de Makiavelo, la politiko estas nura pura ludo de la signoj, pura strategio, ne ŝarĝanta sin per iu ajn sociala aŭ historia “vero”, sed kontraŭe ludanta je ties manko… » | — Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « La politika scenejo ekde nun referencas al la fundamenta signato: popolo, volo de loĝantaro ktp. Ĉi-foje sur ĝin eliras jam ne puraj signoj, sed sencoj: de la politika ago oni postulas ke ĝi laŭeble plej bone bildigu starantan malantaŭ ĝi realon, ke ĝi estu travidebla, ke ĝi estu morala kaj respondecu al la sociala idealo de la ĝusta reprezentado. » | — Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Fino de la politiko, de ĝia propra energio, komenciĝas post la apero kaj disvastiĝo de marksismo. Komenciĝas epoko de la kompleta hegemonio de la sociala kaj ekonomia, kaj la politika restas nur kiel spegulo… » | — Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Malaperas la sociala signato — dissolviĝas ankaŭ dependa de ĝi politika signato. La sola restinta referento estas la referento de la “silentema amaso”. » | — Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Sed la silentema plimulto (kio estas la amasoj) estas ŝajna referento. Tio ne signifas, ke ĝi ne povas havi iun ajn reprezentaĵon. La amasoj jam ne esprimas sin — oni sondas ilin. Ili ne reflektas — oni testas ilin. Politika referento cedis lokon al referendumo (organizanto de la konstanta, neniam ĉesanta referendumo estas amaskomunikiloj). » | — Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Longan tempon ŝajnis ke apatio de la amasoj devas esti bonvenigata de la potenco. Ĉe potenco formiĝis kredo, ke ju pli pasivaj estas la amasoj, des pli efike eblas regi ilin… Tamen hodiaŭ sekvoj de tiu ĉi strategio turniĝas kontraŭ la potenco mem: indiferenteco de la amasoj, kiun ĝi aktive subtenadis, aŭguras ĝin fiaskon. Pro tio okazas radikala transformiĝo de ĝiaj strategiaj linioj: anstataŭ stimulado de la pasiveco — instigado al partopreno en la administrado, anstataŭ laŭdado de la silento – alvokoj ekparoli. Sed la tempo jam estas perdita. La “amaso” iĝis “krita”, anstataŭ evoluo de la sociala aperis ĝia malevoluo en la kampo de inercio. » | — Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Silento de la amasoj, muteco de la silentema plimulto — jen la sola vera problemo de la nuntempo. » | — Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « La popolo iĝis publiko. Kiel la percepto-modelo de la politika sfero servas perceptado de la matĉo, beletra aŭ animcia filmo. Same kiel per spektaĵo sur la hejma ekrano, loĝantaro estas sorĉita de ĉiamaj ŝanĝiĝoj de sia opinio, pri kiuj ĝi ekkonas el ĉiutagaj gazetaj publikaĵoj de la sondado. » | — Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Oni ĉiam opiniis ke la amasoj troviĝas sub influo de la amaskomunikiloj — sur tio estas konstruita la tuta ideologio de tiuj lastaj. La formiĝintan situacion oni klarigis per efikeco de la signa atako kontraŭ la amaso. Sed ĉe tia tre simpligita kompreno de la komunika procezo estas forgesate, ke la amaso estas mediumo oble pli forta ol ĉiuj amaskomunikiloj kune, ke sekve ne ili subigas ĝin, sed ĝi ilin kaptas kaj absorbas aŭ almenaŭ ĝi evitas subiĝan pozicion. Ekzistas ne du, sed unusolsa dinamiko — dinamiko de la amaso kaj samtempe de la amaskomunikiloj. “Mass(age) is message”. » | — Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « La amaso transigis la konsumadon al ebeno, kie ĝia nivelo iĝas indikilo de statuso kaj prestiĝo, kie ĝi eliras ekster iujn ajn raciajn limojn aŭ estas ŝajnigata, kie regas potlaĉo, kiu nuligas iun ajn konsuman koston. » | — Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « La sociala evidente povas ekzisti nur tre mallongan tempon: en malgranda periodo inter la epoko de simbolaj formacioj kaj la apero de nia “socio”, kie ĝi jam ne vivas, sed nur estingiĝas. Pli frue — ĝi ankoraŭ mankas, poste — ĝi jam mankas. » | — Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « La sociala havas du devojn: produkti la restaĵon kaj tuj ekstermi ĝin. Se la tuta riĉaĵo estus oferata, la homoj perdus la senton de realeco. Se la tuta riĉaĵo estus je ilia dispono, ili ne plu distingus la utilan de senutila. La sociala devas zorgi pri senutila konsumado de la restaĵo por ke la individuoj estu pretaj al utila por ili organizado de ilia vivo. » | — Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Naiva estas ne la sociala — naivaj estas diversaj socialistoj kaj humanistoj, revantaj pri redistribuado de la tuta riĉaĵo, ekskludado de ĉiuj senutilaj elspezoj ktp. La socialistoj, luktantoj por konsuma kosto, luktantoj por konsuma kosto de la sociala, montras ke la socialeco estas absolute ne komprenita de ili — ili opinias ke la sociala povas iĝi la optimuma kolektiva administrado de la konsuma kosto de la homoj kaj aĵoj. Sed ĝi neniam estos tio. » | — Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Kiam ĉio, inkluzive la socialan, iĝas konsuma kosto, la mondo iĝas inercia kaj en ĝi okazas io rekte kontraŭa al tio, pri kio revis Markso. Li revis pri absorbado de la ekonomia per la plibonigita sociala. Ni ja alfrontas absorbadon de la sociala per la malbonigita politika ekonomio — fakte per la administrado. » | — Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982] |
|
La fatalaj strategioj [1983][redakti]
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « La universo estas ne dialekta — ĝi estas kondamnita al ekstremaĵoj, ne al ekvilibro. » | — Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Ekstazo estas la specifa eco de ĉia korpo, turniĝanta ĉirkaŭ si mem ĝis la perdo de la senco, danke al kio ĝi lumas en sia pura kaj malplena formo. La modo estas ekstazo de la bela: la pura kaj malplena formo de la turniĝanta estetiko. La simulaĵo estas ekstazo de la realo: sufiĉas nur ekspekti televidon — ĉiuj realaj eventoj sekvas unu la alian en tute ekstaza raportado, do en kapturnigaj kaj stereotipaj, malraciaj kaj recidivaj formoj, kiuj naskas ilian sensencan kaj senĉesan vicon. Ekstaza: tia estas objekto en la reklamo kaj konsumanto en ĝia spektado — tio estas cirkulado de la interŝanĝa kaj konsuma valoroj ĝis ilia malapero en la pura kaj malplena formo de la varomarko… » | — Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Problemo de la sekureco, kiel konate, persekutas niajn sociojn kaj jam delonge anstataŭis la problemon de la libereco. Tio estas ne tiom ŝanĝo en la filozofio aŭ moralo, kiom evoluo de la objektiva stato de la sistemo:
— relative malstabila, difuza, ekstensiva stato de la sistemo naskas liberecon;
— alia (pli densa) stato de la sistemo naskas sekurecon (memreguladon, kontroladon, reagojn, ktp);
— sekva stato de la sistemo, stato de proliferado kaj superpleneco, naskas panikon kaj teroron. » | — Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Ekrano, kiun kreas la amaskomunikiloj (informo) ĉirkaŭ ni estas la ekrano de kompleta malcerteco. Kaj temas pri la absolute nova malcerteco, ja tiu ĉi malcerteco devenas el ne malsufiĉo de la informo, sed el la informo mem, el ĝia troeco. Malsame ol kutima malcerteco, kiun ĉiam eblis solvi, tiu ĉi malcerteco estas nesolvebla kaj sekve neniam estos forigita. » | — Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Ambaŭ fenomenoj respondecas unu al alia: nek amasoj havas opinion, nek informo ilin informas, kaj tio kaj alio supernutras unu la alian — rapideco de cirkulado de la informo kreskigas nur pezon de la amasoj, sed tute ne nivelon de ilia konscieco. » | — Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Se aliri la opinisondadojn de tiu ĉi vidpunkto, ni ekvidos le ili funkcias rekte kontraŭe al siaj supozataj celoj. Ili funkcias kiel spektaklo de la informo (la informo estas kiel la revolucio: la popolo postulas nur ĝian spektaĵon), do kiel moko pri la informo, sed precipe ili funkcias kiel moko pri la politiko kaj la politika klaso.
Senintenca humuro de la opinisondadoj (kaj malica ĝojo, kiun ni sentas pro tiu “scienca”fantasmo) originas en tio, ke ili neniigas ĉiam politikan konfidon. Kiu ili estas, tiuj homoj, kiu bezonas opinisondadojn por fari decidojn, ĉe kiuj testado anstataŭas strategion? » | — Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Ne eblas ion fari: la amasoj estas pura objekto, do tio kio malaperis de sur la horizonto de la subjekto, tio kio malaperis de la horizonto de la historio, — same kiel silento estas pura objekto, kiu malaperas de la horizonto de parolo, kiel la sekreto estas pura objekto, kiu konstante malaperadas de sur la horizonto de la senco. La forto de la amaso-kiel-objekto estas tute ŝoka. » | — Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Eble la plej profunda deziro konsistas en tio, ke transdoni sian deziron al iu alia. » | — Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Iel ajn, la sola afero kiun al vi neniam pardonos la virino estas ne tio, ke vi ne amas ŝin (pri la amo aŭ sekso ĉio ĉiam solviĝas), sed tio ke vi ne tentis ŝin aŭ ke ŝi ne tentis vin. Tio elaĉeteblas per nenio kaj kiun ajn amon kaj teneron vi ne donu al ŝi, finfine ŝi ĉiam uzos ilin por kruela venĝo. Ne sukcesinte tenti, ŝi strebos neniigi vin. Ĉiuj amaj kaj seksaj pekoj pardoneblas, ĉar ili ne estas ofendo. Nur la tento tuŝas la animon, kiu trovas la trankviliĝon nur en la murdo. El tio devenas tio, kion mi nomas malica spirito de la pasio. » | — Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « La deziro ne ekzistas, la sola deziro konsistas en esti la sorto de la alia, iĝi por li evento, superanta ĉian subjektivecon, ŝokanta per sia fatala okazo iun ajn eblan subjektivecon, liberiganta subjekton de liaj celoj, de lia influo kaj de ĉia respondeco antaŭ si mem kaj antaŭ la mondo, en pasio finfine sendispute objektiva. » | — Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | |
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « La eterna vireco ne ekzistas, ĉar ne ekzistas malpermeso, kiu barus la viron de seksa deziro de la virino. La virinon, se ŝi tion deziras, nun ne necesas tenti. Sed la viro, se tion deziras la virino, plu devas tenti. Kaj se deviga postulo de virineco de la objekto ĉesis por la virino, do la deviga postulo de la vireco ne ĉesis por la viro. Do por ne perdi la vizaĝon li devas respondi al seksa deziro de la virino — ŝi neniam trafis tian situacion, ĉar ŝi ĉiam havis eblecon dekliniĝi en la tento kaj interalie en la rifuzo, kie ŝi ne riskis perdi la vizaĝon, kaj eĉ inverse. » | — Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | |
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Psikanalizo starigis en la ĉefan lokon unu aspekton de nia vivo kaj kaŝis de ni la alian. Ĝi trotaksis unu el niaj naskiĝoj, biologian kaj genran, sed forgesigis alian, iniciacian naskiĝon. Ĝi forgesis ke krom du estaĵoj, kiuj difinas nian biologian naskiĝon, ĉiam apudas ankaŭ aliaj, tiuj kiuj nin tentas (ili povas esti la samaj), kaj certagrade ili estas niaj iniciaciaj gepatroj. » | — Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | |
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « …de morala vidpunkto ni povas deziri bari nin per diversaj alibioj (inkluzive de hazardo) de la fatala ligiteco de la eventoj, sed de la simbola vidpunkto ni profunde abomenas neŭtralan mondon, kie regas la hazardo, kaj do sekuran kaj senan je senco, same kiel la mondon kie ĉion regas la objektivaj kaŭzoj: kvankam en tiu kaj en alia pli facilas vivi, sed neniu el ili kostas ion kontraŭ kapturniga mondo, kiun regas dia aŭ diabla ligiteco de necesaj koincidoj, do de la mondo, kie ni tentas la eventojn, elvokas ilin kaj devigas okazi per ĉionpoveco de la penso — la kruela mondo, kie nenio estas senkulpa, speciale ni, la mondo en kiu dissolviĝas nia subjektiveco (sed ni akceptas tion kun ĝojo), ĉar ĝi dissolviĝas en aŭtomateco de la eventoj, en ilia objektiva disvolviĝo. Ĝi iĝas iusence la mondo. » | — Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983] |
|
La travidebleco de malbono [1990][redakti]
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Se mi bezonus doni nomon al la nuna situacio, mi dirus ke tio estas stato post orgio… hodiaŭ la ludo finiĝis — ĉio estas liberigita. Kaj ni ĉiuj faras al ni la plej gravan demandon: kion fari nun, post la orgio?
Al ni restas nur ŝajnigi la orgion kaj liberigon, ŝajnigi ke, rapidiginte la paŝojn, ni iras je la sama direkto. Efektive ja ni hastas al malpleno, ĉar ĉiuj finaj celoj de la liberigo restis malantaŭe, nin senhalte persekutas kaj turmentas antaŭvido de ĉiuj rezultoj, apriora kono de ĉiuj signoj, formoj kaj deziroj. » | — Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « …la ideo de la progreso malaperis, sed la progreso daŭras. La ideo de la riĉeco, kiu supozas produktadon, malaperis, sed la produktado mem estas okazigata plej bone. Kaj dum malaperas origina ideo pri ĝiaj finaj celoj, kresko de la produktado rapidiĝas. La ideo malaperis ankaŭ en la politiko, sed la politikistoj daŭrigas siajn ludojn, restante kaŝe tute indiferentaj al siaj vetoj. Pri la televido oni povas diri ke ĝi estas tute indiferenta al la imagoj, kiuj aperas sur la ekrano, kaj verŝajne plu ekzistus senzorge, se la homaro tute malaperus. » | — Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Reciproka kontaĝo de ĉiuj kategorioj, anstataŭigo de unu sfero per alia, miksiĝo de la ĝenroj… tiel la sekso nun ĉeestas ne en la sekso mem, sed ekster ĝi, la politiko ne plu koncentriĝas je la politiko, ĝi koncernas ĉiujn sferojn: ekonomion, sciencon, arton, sporton… Ankaŭ la sporto eliris la kadrojn de la sporto – ĝi estas en komerco, en sekso, en politiko, en ĝenerala stilo de la atingoj. » | — Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Leĝo, kiu estas al ni trudita, estas leĝo de miksiĝo de la ĝenroj. Ĉio estas sekseca, ĉio politika, ĉio estetika. Ĉio samtempe akiras la politikan sencon, speciale ekde 1968: kaj ĉiutaga vivo, kaj frenezo, kaj lingvo, kaj amaskomunikiloj, kaj deziroj akiras politikan karakteron dum ili eniĝas en la sferon de liberigo kaj kolektivaj, amasaj procezoj. Samtempe ĉio iĝas sekseca, ĉio estas objekto de deziro: potenco, scioj — ĉio estas interpretata en terminoj de fantasmoj kaj forpuŝo; la seksa stereotipo penetris ĉien. Kaj samtempe ĉio iĝas estetika: politiko transformiĝas je spektaklo, sekso — je reklamo kaj pornografio, agado — je tio, kion oni kutimas nomi kulturo, speco de semiotikigo de la amaskomunikiloj kaj reklamo, kiu enspacigas ĉion — ĝis la grado de kopio de la kulturo. » | — Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « La glorata movado de la nuntempo kaŭzis ne transmutacion de ĉiuj valoroj, kiel ni revis, sed dispersion kaj implektiĝon de la valoroj. Rezulto de ĉio ĉi iĝis la kompleta nedifiniteco kaj neebleco denove ekregi principojn de la estetika, la seksa kaj la politika difinado de la aferoj. » | — Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Arto diluiĝis ne en majesta idealigo, sed en la ĝenerala estetikigo de la ĉiutaga vivo, ĝi malaperis, cedinte lokon al pura cirkulado de la imagoj, en transestetiko de la banaleco… la kriza evento en la arto estis sendube dadaismo kaj Duchamp, kiam la arto, rifuzinte siajn proprajn regulojn de la estetika ludo, eniris la transestetikan epokon de la banaleco de la imagoj. » | — Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Bildoj, liverataj de la amaskomunikiloj (kaj la tekstoj similas al la bildoj) neniam silentiĝas: bildoj de la sciigoj devas sekvi unu la alian seninterrompe. Silento estas rompo de la fermita ĉeno, leĝera katastrofo, fuŝo, kiu en televido ekzemple estas tre ekzemplodona, ĉar tio estas rompo, plena je angoro kaj jubilo, konfirmanta ke ĉia komunikado efektive estas nur deviga scenaro, seninterropma fikcio, liberigante nin de malpleno — kaj ne nur de malpleno de la ekrano, sed ankaŭ de la malpleno de nia mensa ekrano, sur kiu ni kun ne malpli granda soifo atendas la bildojn. » | — Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Malantaŭ ĉia konvulsia movo de la moderna arto staras iu speco de inercio, io malkapabla eliri ekster siajn limojn kaj turniĝanta ĉirkaŭ sia akso, kun ĉiam pli kaj pli granda rapideco ripetante la samajn movojn. Stagnado de viva formo de la arto — kaj samtempe multiĝo, senorda inflacio de la valoroj, multnombraj varioj de ĉiuj antaŭaj formoj (kvazaŭ movoj de io jam morta). Kaj tio estas tute logike: kie estas stagnado, tie aperas metastazoj. » | — Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Rigardu Michael Jackson. Li estas soleca mutanto, antaŭulo de la totala kaj pro tio majesta miksiĝo de la rasoj, reprezentanto de nova raso. Al la nunaj infanoj mankas iuj ajn obstakloj survoje al socio de miksitaj rasoj: ĝi estas ilia universo kaj Michael Jackson aŭguras tion, kion ili imagas kiel idealan estontecon. Al tio necesas aldoni, ke Michael Jackson transformis sian vizaĝon, kaj rektigis la harojn, kaj heligis la haŭton — do li tre skrupule kreis sin mem. Tio transformis lin je inocenta, pura infano, je artefarita, fabela dugenra persono, kiu pli verŝajne ol Kristo kapablos ekregi la mondon kaj pacigi ĝin, ĉar li estas pli valora ol la infano-dio: tio estas infano-protezo, embrio de ĉiuj eblaj formoj de la mutacio, kiuj verŝajne liberigos nin je aparteno al certaj raso kaj genro. » | — Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | |
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « …hodiaŭ ni strebas ne nur al la sano, kiu estas stato de la organika ekvilibro, sed precipe al efemera, higiena, reklama aŭreolo de la korpo, do la perfekteco oble pli gravas ol la nura ideala stato. Kio rilatas al la modo kaj ekstera aspekto, ni soifas tute ne belecon aŭ ĉarmecon, ni deziras maskon.
Ĉiu serĉas sian maskon. Ĉar ne plu eblas kompreni la sencon de la propra ekzistado, restas nur elmontri sian eksteraĵon, sen zorgi nek pri esti vidita, nek eĉ pri esti. La homo diras al si ne: mi ekzistas, mi estas ĉi tie, sed: mi estas videbla, mi estas bildo, rigardu ja, rigardu! Tio estas eĉ ne ĝua sinrigardado, tio estas supraĵa komunikemo, speco de reklama simplanimeco, kie ĉiu iĝas impresario de sia propra bildo. » | — Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Esti si mem iĝas efemera atingo, kiu ne havas estontecon, manierismo, elreviĝanta en tiu ĉi mondo al kiu mankas la manieroj. » | — Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Post la fino de la orgio la liberiĝo starigis la tutan mondon antaŭ problemo de serĉado de siaj genta kaj genra identecoj, lasante ĉiam malpli kaj malpli da eblaj respondoj, se konsideri cirkuladon de la signoj kaj multnombrecon de la deziroj. Nome tiel ni iĝis la transseksuloj. Ĝuste tiel ni iĝis ankaŭ transpolitikistoj, do la estaĵoj, kiuj distingas nenion kaj estas distingeblaj en nenio rilata al politiko, dugenraj hermafroditoj… » | — Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Ni lasu ankaŭ la virtualan militon en ĝia orbito, ĉar nome tie ĝi nin protektas: danke al sia ekstrema abstrakteco kaj terura ekscentreco, la nuklea armilaro iĝas nia plej bona protekto. » | — Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Unuavice ŝoka estas neimagebla “dikeco” de ĉiuj nuntempaj sistemoj, tiu, kiel diras pri la kancero Susan Sontag, “diabla gravedo”, propra al niaj mekanismoj de informado, komunikado, memoro, stokado, kreado kaj detruado, mekanismoj tiom troaj, ke ili estas anticipe asekuritaj de ajna uzado. Efektive ne ni finis la konsuman koston, sed la sistemo mem likvidis ĝin per troa produktado. Estas produktitaj kaj stokitaj tiom da aĵoj, ke ili simple ne havas tempon por servi (kio estas granda bono kiam temas pri la nukleaj armiloj). Estas skribite kaj disvastigite tiom da signoj kaj mesaĝoj, ke ili neniam estos legitaj. Feliĉe por ni! Ja eĉ kun tiu malgranda parto, kiun ni absorbas, kun ni okazas io simila al ekzekuto sur la elektra seĝo. » | — Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Tiu dueca procezo de paralizo kaj inercio, rapidiĝo en malpleno, troeco de la produktado ĉe manko de la sociala enhavo kaj finaj celoj, spegulas ankaŭ duecan fenomenon, kiun oni kutimas juĝi al la krizo: inflacio kaj senlaboreco. » | — Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990] |
|
La Golfa milito ne okazis [1991][redakti]
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « La usonanoj ja pro siaspeca egocentrisma altanimeco aŭ stulteco povas lukti kontraŭ malamiko, nur imaginte lin simila al si mem. Ili estas samtempe kaj la misiistoj, kaj la novkonvertitoj je sia propra vivmaniero, kiun ili triumfe projekcias sur la mondon. Ili ne kapablas imagi la Aliulon kaj sekve militi kontraŭ li persone. Tio kontraŭ kio ili militas, estas alieco de tiu la Aliulo kaj tio, al kio ili strebas estas redukto de tiu ĉi alieco, konvertado je sia kredo kaj se tio ne eblas — ekstermo (kiel kaze de la indianoj). » | — Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Jen la israelanoj estas ne tiom skrupulemaj. Ili rigardas la Aliulon en lia tute nekaŝita malamikeco, sen iluzioj kaj duboj. La Aliulon, la arabon, ne eblas konverti, lia alieco estas nekorektebla, oni ne povas lin ŝanĝi, oni povas lin nur bridi kaj konkeri. Ĉe tio ili tamen agnoskas la Aliulon, kvankam ne komprenas lin. La usonanoj ne nur ne komprenas, sed ankaŭ ne agnoskas. » | — Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « [pri la Golfa milito] Saddam entute neniam batalos kaj la usonanoj eterne batalos nur kontraŭ sia imagita duoblulo sur ekrano. Ili ja vidas Saddamon tia, kia li devas esti, la nuntempa heroo, inda esti venkita (la kvara laŭnombre armeo en la mondo!). » | — Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « [pri la Golfa milito] Ne eblas eĉ diri ke la usonanoj venkis Saddamon: li mem foriĝis, plenumis maleskaladon kaj ili ne sukcesis kreskigi la eskaladon ĝis tioma grado por neniigi lin. » | — Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « [pri la Golfa milito] Jen ironia kalkulado, kiu helpas mildigi ŝokon aŭ pli ĝuste blufon de tiu milito. Simpla kalkulado montras, ke el 500 000 usonaj soldatoj, kiuj dum sep monatoj partoprenis operacojn en la Golfo, trioble pli povus perdi la vivojn nur en trafikaj akcidentoj se ili restus hejme. Eble indus pripensi kreskigon de nombro de la puraj militoj por redukti nombron de la viktimoj en la paca tempo? » | — Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Tio aspektas strange, sed milito sen viktimoj ĉesas aspekti la vera milito, ĝi pli similas al prototipo de la eksperimenta elpurigita milito, eĉ pli kontraŭhoma, ĉar sen homaj perdoj. » | — Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991] |
|
La spirito de terorismo kaj rekviemo pri la Turoj-Ĝemeloj [2002][redakti]
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « [pri la atencoj de la 11-a de septembro 2001] Se ili limigus sin je nura lukto kontraŭ la sistemo per ĝia armilaro, ili tuj estus ekstermitaj. Se ili kontraŭstarus al la sistemo nur sian propran morton, ili rapide malaperus, farinte senutilajn oferojn — tio, pri kio la terorismo preskaŭ ĉiam okupiĝis antaŭe (komparu la palestinajn sinmortigajn terorajn atakojn) kaj pro kio ĝi estis kondamnita al malvenko. » | — Jean Baudrillard, La spirito de terorismo kaj rekviemo pri la Turoj-Ĝemeloj [2002] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Iu ajn masakro povas esti pardonita se ĝi havis iun sencon, se oni povas interpreti ĝin kiel historian perforton — tia estas la morala aksiomo de la rajto pri perforto. Iu ajn perforto povas esti pardonita, se ĝi ne estis dissendita de la amaskomunikiloj (“La terorismo estas nenio sen la amaskomunikiloj”). » | — Jean Baudrillard, La spirito de terorismo kaj rekviemo pri la Turoj-Ĝemeloj [2002] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Same kiel ĉe nivelo de la imagoj kaj informoj ne eblas distingo inter la spektakla kaj la simbola, ankaŭ ne eblas distingo inter la krimo kaj puno. » | — Jean Baudrillard, La spirito de terorismo kaj rekviemo pri la Turoj-Ĝemeloj [2002] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « …la liberala ideo, ankoraŭ nova kaj freŝa, jam ekmortas en konscio kaj moroj, kaj la liberala tutmondiĝo estos plenumata en la formo tute mala: forme de politika tutmondiĝo, totala kontrolado kaj teroro de sekureco. Liberaligo finiĝos per maksimuma subigo kaj limigo kaj kaŭzos kreadon de socio, kiu estos maksimume proksima al la fundamentisma. » | — Jean Baudrillard, La spirito de terorismo kaj rekviemo pri la Turoj-Ĝemeloj [2002] |
|
La agonio de povo [2010][redakti]
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Se celo de terorismo estas malstabiligi la mondordon per siaj propraj fortoj en rekta konfrontiĝo, ĝi estas absurda: proporcioj de la fortoj estas tro malegalaj. Krome, tiu ĉi mondordo jam estas loko de tioma malordo kaj de tioma malreguligo, ke mankas neceso fortigi tiujn tendencojn. Kiel oni vidas nun ĉie, plia fortigo de malordo kaŭzas nur fortigon de polica kontrolado kaj de la fortoj de publika sekureco. Sed eble nome tio estas revo de la teroristo — la revo pri senmorta malamiko. Ja se malamiko ne ekzistas, lia ekstermado iĝas malfacila. » | — Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « La terorismo nenion inventas kaj nenion malkovras. Ĝi simple kondukas ĉion ĝis ekstremo, ĝis paroksismo. Ĝi akrigas certan ordon de la aferoj, certan logikon de perforto kaj malcerteco. La sistemo mem danke al spekulacia vastiĝo de ĉiuj specoj da interŝanĝo, aleatoraj kaj virtualaj formoj, kiuj trudiĝas ĉie, danke al minimumigo de la rezervoj kaj vagantaj kapitaloj, la deviga movebleco kaj akcelo, kaŭzas tion ke la ĉefa principo iĝas la principo de malcerteco, kiu ja spegulas la terorismon en malcerteco de ĉiu pri sia propra sekureco. » | — Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | |
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « La frato-ĝemelo de kompato (ankaŭ ili estas ĝemeloj, same kiel la turoj[1]) estas orgojlo. Ni priploras nin mem, sed samtempe ni estas la plej fortaj. Kaj la rajton esti la plej fortaj donas ni tio, ke nun ni estas la viktimoj. Tio estas ideala alibio, tio estas psikohigieno de la viktimo, kiu ebligas al li vorlavi de si tutan kulpon kaj uzi sian malfeliĉon kvazaŭ, tiel diri, kreditan karton. » | — Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Ĉio ĉi okazas ĉar la Aliulo, same kiel la Malbono, estas neimagebla… Malakcepto, estigata de plena identigo kun si mem surbaze de moralaj valoroj kaj teknika povo. Tio estas Usono, kiu opinias ke ekzistas nur Usono kaj je manko de aliaj fiksrigardas sin mem kun ĉiam pli freneza kompato. » | — Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « [pri la teroristoj] Ni ankaŭ ne kapablas eĉ por minuto imagi, ke tiuj ĉi “fanatikuloj” povas okupiĝi pri siaj aferoj tute propravole kaj “libere”, sen esti blindigitaj, freneziĝintaj aŭ manipulataj. » | — Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Malgraŭ la fakto ke agnoski siajn mankojn estas malfacile, ni tamen preferus fari tion ol agnoski forton de la Aliulo (kio ne malhelpas al paranoja senmaskigo de la akso de la Malbono). » | — Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Cetere ĉiuj strategioj de publika sekureco estas nura daŭrigo de la teroro. Kaj vera venko de la terorismo estas sinko de la tuta Okcidento je manio de sekureco, do en vualita formo de konstanta teroro. Fantomo de la terorismo igas la Okcidenton terori sin mem… » | — Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Diferenco estas en tio, ke aliaj kulturoj pereis pro sia unikeco kaj tio estas bela morto, dum ni mortas pro la perdo de ajna unikeco, pro neniigo de ĉiuj niaj valoroj, kaj tio estas malbona morto. » | — Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « La homa iĝas la sola deira punkto kaj la homaro, imanenta al si mem, okupas vakan lokon de la mortinta Dio — ekde nun la homa regas nedivideble, sed ĝi ne plu havas finan sencon. » | — Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010] |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Tiu kontraŭstaro (inter la tutmonda kaj la neordinara) povas esti komprenita nur en lumo de simbola sindevigo. Por kompreni malamegon de la ekstera mondo al la Okcidento necesas ŝanĝi vidangulon. Tio estas ne malamego de tiuj, de kiuj oni forprenis ĉion kaj redonis nenion, pli ĝuste tio estas malamego de tiuj al kiuj oni donis ĉion tiel ke ili ne povu tion redoni. Sekve tio estas ne malamego de ekspropriitoj kaj espluatatoj, tio estas malamego de humiligitoj kaj ofenditoj. Kaj nome al tio la terorismo respondis la 11-an de septembro: humiligon kontraŭ humiligo. » | — Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010] |
|
“La melankolia Nietzsche”[2] [2002][redakti]
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Apenaŭ temas pri resurekto de la antikva islamo. La nuna islamo ankaŭ estas produkto de tutmondiĝo kaj epoko de la moderno. » | — Jean Baudrillard, La melankolia Nietzsche |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Ni moviĝas kun akcelanta rapideco, sed ne scias kien. » | — Jean Baudrillard, La melankolia Nietzsche |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Hodiaŭ estonteco estas neprognozebla, kuro de la eventoj akiris ĥaosan, hazardan karakteron. Kaj tiu kiu diros al vi: mi scias kio okazos — tiu estas ĉarlatano. » | — Jean Baudrillard, La melankolia Nietzsche |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « …ni opinias ke ju da bono estas en la mondo, des malpli da malbono. Sed tio estas eraro, efektive ju pli da bono, des pli da malbono. Tio estas eĉ ne kontraŭdiro, tio estas problemo kaj problemo praktike nesolvebla. Eĉ pli, se elimini la tutan malbonon, do malaperos ankaŭ la bono… Efektive, eliminante la malbonon, ni eliminas tiun energion, danke al kiu ni evoluas. Ŝajnas al mi ke kie ekzistas nek bono, nek malbono — tie estas infero. » | — Jean Baudrillard, La melankolia Nietzsche |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Iuj primitivaj kulturoj lernis simbole neŭtraligi malbonan energion per specialaj ritoj — ekzemple per ofero. Kaj luktante tiel kontraŭ la malbono, ili kondutas pli honeste, ĉar ili agnoskas ĝian ekziston. Ni ne deziras agnoski la malbonon kiel fakton. » | — Jean Baudrillard, La melankolia Nietzsche= |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Akcepti ekzistadon de la malbono eblas nur konsentinte pri ekzistado de la aliulo, eksentinte lian “memecon”. » | — Jean Baudrillard, La melankolia Nietzsche |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Kiam propraj valoroj ne plu haveblas, necesas detrui tiujn de la aliaj. » | — Jean Baudrillard, La melankolia Nietzsche |
|
Referencoj
- ↑ Temas pri la Turoj-Ĝemeloj en Novjorko, detruitaj de la terorista atako en 2001
- ↑ La intervjuo pri eldono de “La spirito de terorismo”, publikigita la 29-an de aprilo 2002 en la magazino "Ekspert" (Rusio).