La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
[1] Nature aŭ arte ŝirmita loko ĉe la bordo de maro aŭ rivero, kie ŝipoj povas rifuĝi, efektivigi sian en- k el-ŝarĝadon ktp: libera (senimposta), tajda havenoj; feliĉe alveni en la havenon (pf). ☞ baseno, digo, ĝeto, moleo, rodo, varfo, ondrompilo.
[2] figursenca Rifuĝejo: lia domo estis haveno por la persekutatoj; serĉi ripozan havenon en monaĥejo; de nun invitu venojn en viajn tri havenojn (orificojn)[1].
Derivaĵoj
havena. Rilata al haveno: la havenaj instalaĵoj
antaŭhaveno. Enirejo de haveno, kondukanta en la diversajn basenojn.
[1] flughaveno. Aerodromo, provizita per organizaĵo por dogano k el- aŭ en-migrado, k per konstruaĵoj por pasaĝeroj k pakaĵoj.
komerchaveno. haveno destinita por la komercaj ŝipoj.