haveno
Esperanto[redakti]
Substantivo[redakti]
Kazo | Ununombro | Plurnombro |
---|---|---|
Nominativo | haveno | havenoj |
Akuzativo | havenon | havenojn |
![]() |
montreala Malnova Haveno |
![]() | Vorterseparo |
- haven/o
![](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f5/Flag_of_Esperanto.svg/34px-Flag_of_Esperanto.svg.png)
Signifoj
[redakti]
![](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f5/Flag_of_Esperanto.svg/34px-Flag_of_Esperanto.svg.png)
- [1] Nature aŭ arte ŝirmita loko ĉe la bordo de maro aŭ rivero, kie ŝipoj povas rifuĝi, efektivigi sian en- k el-ŝarĝadon ktp: libera (senimposta), tajda havenoj; feliĉe alveni en la havenon (pf). ☞ baseno, digo, ĝeto, moleo, rodo, varfo, ondrompilo.
- [2] figursenca Rifuĝejo: lia domo estis haveno por la persekutatoj; serĉi ripozan havenon en monaĥejo; de nun invitu venojn en viajn tri havenojn (orificojn)[1].
![]() | Derivaĵoj |
- havena. Rilata al haveno: la havenaj instalaĵoj
- antaŭhaveno. Enirejo de haveno, kondukanta en la diversajn basenojn.
- [1] flughaveno. Aerodromo, provizita per organizaĵo por dogano k el- aŭ en-migrado, k per konstruaĵoj por pasaĝeroj k pakaĵoj.
- komerchaveno. haveno destinita por la komercaj ŝipoj.
- milithaveno. haveno ekipita por la militŝipoj.
![]() | Vidu ankaŭ |
![](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/de/Globe_of_letters.svg/34px-Globe_of_letters.svg.png)
Tradukoj
[redakti]
![](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/de/Globe_of_letters.svg/34px-Globe_of_letters.svg.png)
![]() | Referencoj kaj literaturo |
![]() | Fontoj kaj citaĵoj |
- ↑ El la verkaro de Gaston Waringhien.