Saltu al enhavo

fiera

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

 Adjektivo[redakti]

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo fiera fieraj
Akuzativo fieran fierajn
Vorterseparo
fier + a
Elparolo
  • IFA fi.ˈe.ra 
Sono :(lingvo -eo-)
(dosiero)

Signifoj
[redakti]

  1. konscia pri siaj veraj meritoj kaj virtoj
    La patro estis fiera pri sia bonega filo.
    Ŝi fieras pri siaj muzikaj kapabloj.
    Ili estas fiero de nia lando.
    Li estas senfiera homo.
  2. tro taksanta siajn meritojn kaj virtojn kaj tial malŝatanta aliajn
    Pro homo fiera ĝojas infero.
    Ŝi fiere rigardas aliajn homojn de supre.
    Riĉeco estas frato de fiereco.
    Feliĉo fierigas, malfeliĉo saĝigas.
    Kiu riĉiĝas, tiu fieriĝas.

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo


Kotavao[redakti]

 Substantivo[redakti]

  • (nursingulara)
Deveno
kunmeto el fié kaj -ra
Elparolo
  • IFA fiˈεra  fiˈera 
Sono :(lingvo -avk-)
(dosiero)

Signifoj
[redakti]

  1. patrolado
Referencoj kaj literaturo